Oksazolo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oksazolo estas baza komponaĵo por vasta klaso da kvin-membraj heterociklaj aromataj organikaj kombinaĵoj. Ĉi-tiuj substancoj estas azoloj kun unu oksigenatomo kaj unu nitrogenatomo apartigitaj per unu karbonatomo. Oksazoloj estas aromataj komponaĵoj sed malpli reakciemaj ol la tiazoloj. Oksazolo estas malforta bazo, ĝia konjugita bazo posedas pKa je 0.8 dum tiu de la imidazolo estas 7.
Familio de la Furano | ||||||||
Kvarhidrofurano | ||||||||
Oksazolidino |
Oksazolo | |||
Plata kemia strukturo de la Oksazolo | |||
Tridimensia strukturo de la Oksazolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 288-42-6 | ||
ChemSpider kodo | 8898 | ||
PubChem-kodo | 9255 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora ĝis palflava likvaĵo[1] | ||
Molmaso | 69.06 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.050 g cm−3 | ||
Fandpunkto | -84 °C | ||
Bolpunkto | 70 °C | ||
Refrakta indico | 1,4285 | ||
Ekflama temperaturo | 19 °C | ||
Acideco (pKa) | 0.8 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | >5000 mg/kg (buŝe)[2] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R11 R34 | ||
Sekureco | S16 S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La biologiaj aktivecoj de la oksazolo estas anti-inflamaj, antibiotikaj, ĉelinhibaj, analgeziaj, antifungaj, hipoglikemiaj, anti-tuberkulozaj kaj muskol-trankviligaj. Krom tio, la kemio de la oksazolo permesas la metaligon[4] de la oksazola ringo, kiu havas alkilan substituanton, kaj reakciojn de ĉi-organometalaj specimenoj kun elektrofiloj[5]. Ĉi-disvolvo utilas en la sintezo de pluraj oksazolaj kompleksaĵoj kiuj estas ringo-enhavaj makrociklaj antibiotikoj.