urbo en Oklahomo From Wikipedia, the free encyclopedia
Oklahomurbo, origine angle Oklahoma City estas metropolo, la ĉefurbo de Oklahomo, ŝtato de Usono. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Oklahoma.
Oklahomurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 681 054 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 424 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 29′ N, 97° 32′ U (mapo)35.4823-97.5352 [+] | ||||
Alto | 366 m [+] | ||||
Areo | 1607,563128 km² (16 075 6.3 128 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oklahoma City [+] | |||||
Oklahomurbo situas en montetaro en la meza landparto de Usono, en meza parto de la subŝtato.
Inter la urboj kaj vilaĝoj en la urba aglomeraĵo de Oklahoma City troviĝas Calumet.
Oklahomurbo estis fondita en 1889. La urbo kreskis rapide; la enloĝantaro duobliĝis inter 1890 kaj 1900. Post ektrovo de nafto la urbo iĝis centro de petrolproduktado. Naftoputo funkciis longe eĉ apud la parlamento. En 1993 grandaj konstruadoj kaj renovigoj komenciĝis en la urbo. En 1995 la urbego situis en fokuso de la mondo pro bombatako, 168 homoj mortis.
Oklahomurbo havas unu el la plej grandaj brutomerkatoj en la mondo. Petrolo, tergaso, petrolaj produktoj kaj parencaj industrioj estas la plej granda sektoro de la loka ekonomio.
En Oklahomurbo la temperaturo averaĝe varias inter 10-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto rekorde 45 °C, la malvarmo kulminas en februaro rekorde -27 °C. Jare pluvas po 928 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro. Dum la historio grandaj ŝtormoj ofte trafis la metropolon, ekzemple en 2013.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.