tersupraĵa ekoregiono el la arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono From Wikipedia, the free encyclopedia
La okcident-kongaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila. Ĝi konstituas kune kun la Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomatan "okcident-kongaj humidaj arbaroj".
Okcident-kongaj marĉarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 1° 15′ 0″ N, 18° 6′ 0″ O (mapo)1.2518.1 [+] | |||
Akvokolektejo | 128 600 km² (12 860 000 ha) [+] | |||
Areo | 128 600 km² (12 860 000 ha) [+] | |||
|
||||
Okcident-kongaj marĉarbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Western Congolian Swamp Forests Ecoregion [+] | ||||
Kun la limtuŝantaj Orient-kongaj marĉarbaroj, ĝi konsistigas unu el la plej vastaj kontinuaj areoj de dolĉakvo-marĉarbaro en la mondo. Ĝi estas inundita arbaro kun alta kanopeo, densa subarbaraĵo kaj havas ŝlimecan grundon. Ĝi ne estis tre multe disturbita de eksteraj influoj kaj tiele restas plejmulte netuŝita ĉar trapasi tion arbaron estas konsiderita "preskaŭ neebla" [1].
La ekoregiono enhavas areojn de daŭre inundita marĉarbaro, laŭsezone inundita marĉarbaro, kaj inundita herbejo. La daŭre inunditaj marĉarbaroj estas hejmo al vastaj arbareroj de rafiopalmo. Arboj en la laŭsezone inunditaj arbaroj inkludas speciojn de Garcinia kaj Manilkara.
La ekoregiono gastigas la endanĝerigatan okcidentan malaltaĵan gorilon (Gorilla gorilla gorilla) kaj la afrikan arbarelefanton (Loxodonta cyclotis).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.