Oiratoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oiratoj (en mongola: Ойрад, Oirad, mongola prononco: [ɔiˈrɑt] aŭ Ойрд, Oird; en kalmuka lingvo: Өөрд; iam ankaŭ Eleutoj)[1] estas la plej okcidenta grupo de Mongoloj kies prahejmo estas en la altaja regiono de Siberio, Ŝinĝango kaj Okcidenta Mongolio.
Rapidaj faktoj etno, Mongoloj ...
Oiratoj | |
---|---|
etno | |
Mongoloj | |
Mongolic peoples | |
Suma populacio | |
841 372 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Oirat • mongola lingvo • ĉina lingvo | |
Religio | |
Gelugpao | |
Fermi
Historie la Oiratoj estis komponitaj de kvar ĉefaj triboj: nome Ĝungaroj (Ĥoros aŭ Olotoj), Torgutoj, Dorbodoj kaj Ĥoŝutoj. Aliaj minoraj triboj estis: Ĥoid, Baĝadoj, Mjangad, Zaĥĉin, Baatud.
La modernaj Kalmukoj de Kalmukio ĉe la Kaspia Maro en sudorienta Eŭropo estas Oiratoj.