urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ocna Sibiului [okna sibiuluj] (hungare: Vízakna, germane: Salzburg) (Rumanio) estas urbo en Rumanio nordokcidente de Sibiu.
Ocna Sibiului | |||
---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 555600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 434 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 52′ N, 24° 4′ O (mapo)45.87472222222224.066666666667 [+] | ||
Areo | 87,47 km² (8 747 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ocna Sibiului [+] | |||
En 1910 ĝi havis 4 048 loĝantojn [rumanoj, hungaroj); en 1992 4 178 (rumanoj, 11,2 % hungaroj).
Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1262–63, 1291; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Ĉe la urbo longe ekzistis sal-minejo, de kiu deriviĝas ĝiaj nomoj (Salzburg = sal-kastelo, Ocna = sal-minejo; Vízakna = akvo-minejo). La sala rezervejo tiea havas la formon de elipso kun aksoj de 1,3 kaj 0,6 kilometroj. Pro la engrunda salo ekestis 15 salaj lagoj, kiuj enhavas tiom da salo, ke homa korpo flosas sen naĝa aktivado. La plej granda lago enhavas pli ol 260 gramojn da salo en ĉiu litro; la maksimuma sal-enhavo de la lagoj estas 287 g/l. La kuraca efiko de la sala akvo estis konata jam en la 16-a jarcento. De 1846 la urbo estas kuracloko pro siaj salbanejoj. La 4-an de februaro 1849 la milittrupoj de Jozefo Bem suferis tie gravan malvenkon de habsburga armeo gvidita de A. Puchner.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.