observatorio en Kanarioj, (Hispanio) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio de Roque de los Muchachos (ORM, Insulroko de la Knaboj) estas astronomia observatorio fondita la 29-an de junio 1985 en la insulo La Palma (Kanarioj, Hispanio) proksime de la montopinto tiel nomata Roque de los Muchachos. La situejo de la observatorio estas operaciata de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj Instituto de Astrofísica de Canarias.[1]
Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
---|---|---|---|---|
Observatorio | ||||
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
steloobservatorio [+] | ||||
Oficiala nomo: Observatorio del Roque de los Muchachos | ||||
Kromnomo: ORM | ||||
Lando | Hispanio | |||
Municipo | Garafía, La Palma | |||
Supermara alteco | 2 396 msnm | |||
Koordinatoj | 28° 45′ 49″ N, 17° 53′ 41″ U (mapo)28.763611111111-17.894722222222 | |||
Estiĝo | 29-a de junio 1985 | |||
Posedanto de la loko | Instituto de Astrofiziko de Kanarioj | |||
|
||||
|
||||
|
||||
Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
Vikimedia Komunejo: Roque de los Muchachos Observatory [+] | ||||
Retpaĝaro: http://www.iac.es/eno.php?op1=2 | ||||
La Observatorio estas parto de la Eŭropa norda observatorio. Ĝia MPC kodo estas 950 (La Palma).[2]
La observadoj tie komencis en 1984, kiam la Teleskopo Isaac Newton estis tien movita elde la Reĝa Observatorio de Greenwich (situejo de Kastelo Herstmonceux).[3] La transporto estis malfacila kaj poste evidentiĝis, ke estus pli malmultekosta konstrui novan teleskopon ĉeloke. La observatorio estis komence operaciita de reprezentantoj de Hispanio, Svedio Danio kaj Unuiĝinta Reĝlando ; aliaj landoj pli malfrue partoprenis kiel Germanio, Italio, Norvegio, Nederlando, Finnlando, Islando kaj Usono.
La Observatorio de Roque de los Muchachos estis inaŭgurita la 29-an de junio 1985 de la hispana reĝa familio kaj de ses eŭropaj ŝtatestroj. Post tempo, la observatorio konsiderinde plivastiĝis kun la Teleskopo William-Herschel de 4,2 m en 1987, la Nordia Optika Teleskopo de 2,56 m en 1998, la Nacia Teleskopo Galileo de 3,58 m en 1998 kaj la Granda Teleskopo Kanarioj en 2007, kun plena aperturo (10,4 m) en 2009.[4]
La 16-an de oktobro 1997, incendio ĉe la montoflanko damaĝis unu el la gama-radiaj teleskopoj.[5] Aliaj incendioj en septembro 2005[6] kaj aŭgusto 2009 faris nenian damaĝon al la konstruaĵoj nek al la teleskopoj.[7] La fumo de la incendio de aŭgusto 2016 malfaciligis la observojn.[8]
En 2016, la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj kaj la Reto de Teleskopoj Ĉerenkov parafis interkonsenton por gastigi teleskopojn de ĉi tiu reto ĉe ORM.[9][10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.