O Brother, Where Art Thou?
usona komedia filmo publikigita en 2000 / From Wikipedia, the free encyclopedia
O Brother, Where Art Thou? estas komedia filmo publikigita en 2000. Ĝin direktis la fratoj Coen. La stelulaj rolantoj estis George Clooney, John Turturro, Tim Blake Nelson, John Goodman, Holly Hunter kaj Charles Durning. Lokita en rura Misisipio en 1937[2] dum la Granda Depresio, la rakonto estas moderna satiro malstrikte bazita sur la Odiseado de Homero. La titolo de la filmo aludas la filmon Sullivan's Travels (1941), en kiu la ĉefrolulo (reĝisoro) volas fari filmon pri la Granda Depresio, nomota O Brother, Where Art Thou?[3]
Ho Frato, Kie Vi Estas? | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | O Brother, Where Art Thou? |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 22-a de decembro 2000 |
Daŭro | 108 minutoj |
Ĝenro | komedio; krimo; odiseado |
Kameraado | Roger Deakins |
Buĝeto | $26 milionoj USD[1] |
Reĝisoro(j) | Joel Coen Ethan Coen |
Produktisto(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Scenaro | Joel Coen • Ethan Coen |
Laŭ la verko de | Homero (Odiseado) |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Misisipio |
Muziko de | T Bone Burnett |
Rolantoj | George Clooney • John Goodman • John Turturro • Tim Blake Nelson • Holly Hunter • Charles Durning • Michael Badalucco • Wayne Duvall • Ed Gale • Ray McKinnon • Daniel von Bargen • Chris Thomas King • Stephen Root • Frank Collison • Musetta Vander • John McConnell • Lee Weaver • Gillian Welch |
Produktinta firmao | Mike Zoss Productions Touchstone Pictures Working Title Films StudioCanal Universal Studios |
Distribuo | en Usono Touchstone Pictures Walt Disney Pictures Internacie Universal Pictures United International Pictures |
IMDb | |
Multo el la muziko uzita en la filmo estas tiuepoka popola-kontrea muziko,[4] inkluzive de verkoj de virginia blugresa kantisto Ralph Stanley.[5] La filmo rimarkinde utiligis digitalan kolorkorektadon por doni al la aspekto de la bildoj sepikoloran nuancon. La filmo pozitive recenziĝis, kaj la sontrako gajnis la premion Grammy kiel Albumo de la jaro en 2001.[6] La muzikistaro en la filmo, inkluzive de kantistoj kies voĉoj dublis en la kantoj, interalie Ralph Stanley, John Hartford, Alison Krauss, Emmylou Harris, Gillian Welch, Chris Sharp kaj aliaj, kune prezentis koncertan serion (sub la titolo "Down from the Mountain", kiun oni filmis por televido kaj DVD.[4]