From Wikipedia, the free encyclopedia
Nālandā estas antikva granda bikŝuejo kiu funkciis kiel budhisma universitato en la raĝlando Magado (hodiaŭ, la ŝtato Biharo, Barato). Ĝi funciis kiel instituto de lernado de ĉ. la 5-a jarcento ĝis ĉ. la 13-a jarcento.[1] Ĝi troviĝas 95 km sudoriente de Patna, proksime de Bihar Sharif, kaj ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.[2][3]
Nālandā | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 25° 8′ 12″ N, 85° 26′ 38″ O (mapo)25.13679722222285.443827777778 | ||||
Akvokolektejo | 0,23 km² (23 ha) [+] | ||||
Areo | 0,23 km² (23 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
Nālandā | |||||
Vikimedia Komunejo: Nalanda Mahavihara [+] | |||||
Ĝi estis unu el la unuaj universitatoj en antikva Barato, kune kun Vikramaśīla kaj Takṣaśilā.[4][5][6][7]
Nālandā prosperis sub la patronado de la imperio Gupta en la 5-a kaj 6-a jarcentoj kaj poste sub la imperiestro Harṣavardhana de Kannauj.[8] La librala kultura tradicio heredita de la epoko de Gupta rezultis en la prospero de la bikŝuejego ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi komencis dekadenci kaj la branĉo de budhismo Vajrayāna komencis prosperi en orienta Barato dum la imperio Pāla.[9]
Dum la apogeo de la universitata bikŝuejego, ĝi logis erudiciulojn kaj studentojn el proksime kaj malproksime. Kelkaj vojaĝis el Tibeto, Ĉinio, Koreio kaj centra Azio.[10]
Multe el kio ni scias pri Nālandā venas de verkoj de pilgrimaj bikŝuoj el Azio, kiel la bikŝuoj Xuánzàng kaj Yìjìng, kiuj vojaĝis al la bikŝuejego en la 7-a jarcento. Laŭ Xuánzàng, kiu vizitis dum la prospera epoko de la universitato, tie instruis 1000 instruistoj kaj studis 10000 studentoj. Multaj nomoj listitaj de li en sia vojaĝlibro estis la nomoj de tiuj kiuj ellaboris la filozofion de Mahāyāna.[11] Ĉiu studento ĉe Nālandā studis je Mahāyāna kaj tekstojn de dek kvin skoloj de Hīnayāna. La studprogramo ankaŭ inkluzivis aliajn temojn, kiel la Vedoj, gramatiko de Sanskrito, medicino kaj Sāṃkhya.[12][13][14][15]
Nālandā plej verŝajne estis disrabita kaj detruita de armeo de la Mamluka dinastio sub Ikhtiyār al-Dīn Muḥammad Bakhtiyār Khaljī ĉ. 1193.[1][16] Kvankam kelkaj fontoj diras, ke la bikŝuejego daŭris duone funkcianta iom pli longe ol tio, ĝi estis forlasita kaj forgesita ĝis la 19-a jarcento, kiam la loko estis ekspertizita kaj elfosita de la Barata Arĥeologia Ekspertizo. Sistema elfosado komencis en 1915.
La 25-an de Novembro de 2010, la Barata registaro, per la Parlamento, revivigis la antikvan universitaton tra la leĝo de la universitato Nālandā, kaj la universitato Nālandā estis kreita.
Pluraj teorioj ekzistas pri la etimologio de la nomo Nālandā. Laŭ la bikŝuo Xuánzàng de la dinastio Táng, ĝi devenas de Na al,lllam dā, senhalta donacado. Laŭ la bikŝuo Yìjìng, ĝi devenas de Nāga Nanda, la nomo de nāga, kiu loĝis en la loka cisterno.[17]
Hiranand Sastri, arĥeologo kiu elfosis la ruinojn, pensis ke la nomo devenis de la abbudno de nāla (lotustigoj) en la areo kaj pensis, ke Nālandā reprezentis la donanto de lotustigoj.[18]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.