![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/37/Rockwell-Norman-LOC.jpg/640px-Rockwell-Norman-LOC.jpg&w=640&q=50)
Norman Rockwell
usona pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Norman ROCKWELL (naskiĝis la 3-an de februaro 1894(nun 1894-02-03) en Novjorko, mortis la 8-an de novembro 1978 en Stockbridge, Masaĉuseco) estis usona pentristo. Dum 40 jaroj Rockwell desegnis la kovril-paĝojn de The Saturday Evening Post. Li ankaŭ estas konata pro sia 64-jara rilato kun la asocio Knabaj Skoltoj de Ameriko, dum kiu li produktis kovrilojn por ilia publikaĵo Boys' Life, kalendarojn kaj aliaj ilustraĵojn. Norman Rockwell mortis pro emfizemo.[1] La Muzeo Norman Rockwell en Stockbridge posedas multajn el liaj verkoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Norman Rockwell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1894 (1894-02-03) en Nov-Jorko |
Morto | 8-an de novembro 1978 (1978-11-08) (84-jaraĝa) en Stockbridge |
Mortokialo | Pulma emfizemo ![]() |
Tombo | Stockbridge Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Lernejo de Dezajno Parsons Mamaroneck High School (en) ![]() Art Students League of New York (en) ![]() Grand Central School of Art (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Jarvis Waring Rockwell (en) ![]() ![]() |
Patrino | Anne Mary Hill Rockwell (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Jarvis Waring Rockwell (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Molly Punderson (en) ![]() Mary Rhodes Barstow (en) ![]() Mary Leete Punderson (en) ![]() Irene O'Connor (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo fotisto ![]() |
Verkoj | Libereco kontraŭ Bezono Libereco de Parolo Libereco de la Kredo |
Fermi
Famkonataj estas liaj pentraĵoj pri la Kvar Liberecoj de prezidanto Franklin D. Roosevelt, titolitaj: Libereco de parolado, Libereco de kulto, Libereco el malhavo kaj Libereco el timo.[2]