Orientalisa WWF-ekoregiono el la biomo : tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj From Wikipedia, the free encyclopedia
La nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de la montaroj de nordorienta Barato kaj najbaraj partoj de Birmo.
Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Barato, Birmo | |||
Koordinatoj | 25° 54′ 0″ N, 94° 46′ 0″ O (mapo)25.994.766666666667 [+] | |||
Akvokolektejo | 9 700 km² (970 000 ha) [+] | |||
Areo | 9 700 km² (970 000 ha) | |||
|
||||
Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj | ||||
La ekoregiono kovras areon de 9 700 kvadrataj kilometroj en Naga-Montaro kiu kune kun Patkaj-Montaro (inkluzive de Luŝaj-Montaro) kaj la manipuraj montaroj estas parto de la Birmo-Javo-Arko de falditaj montaroj kiuj iras suden-orienten ekde Himalajo kaj konstituas la landolimon Barato-Birmo. La pinaroj troviĝas inter altitudoj de 1 500 kaj 2 500 metroj, kaj situas en tri enklavoj; la plej granda sidas rajde sur la limo inter Nagalando kaj Birmo; la du pli malgrandaj enklavoj troviĝas en la suda parto de Mizoramo, proksime de la birma limo. La pinaroj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj altitudoj de la precipe foliarbaj mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj kaj estas parto de la birma musona arbaro.
Tiuj pinaroj de Nordorient-Barato kaj Birmo estas ekzemploj de vivejo, pinarbaro, kiu estas malofta en la orientalisa ekozono. La tenaserima pino (Pinus latteri) estas la domina specio ĉe pli malaltaj altitudoj, foje asociata kun dipterokarpacoj. Ĉe pli altaj altitudoj, la ĥasi-pino (Pinus kesiya) kaj valiĥ-pino (P. wallichiana) estas la superregantaj specioj, asociataj kun aliaj ĉiamverdaĵoj inkluzive de cugoj, abioj kaj foliarboj inkluzive de kverkoj kaj aceroj dum rododendroj, ileksoj, prunusoj kaj bambuoj (Arundinaria) estas oftaj subarbaraĵaj arbedoj.
Kvankam la ekoregiono gastigas malpligrandan diversecon de faŭno ol la ĉirkaŭa pluvarbaro, tiuj pinaroj estas relative sendifektaj kaj tial daŭre grava vivejo por kelkaj specioj adaptataj al la rokaj altaĵoj. Kiam la areo estis esplorataj fare de la Faŭno-konservada Socio (Wildlife Conservation Society) en la 1950-aj jaroj, la mamuloj de la pinaro inkludis la sumatran serovon (Capricornis sumatraensis), la akvocervon (Rusa unicolor), la ruĝan munĝakon (Muntiacus muntjac), la apron (Sus scrofa), kaj la azian nigran urson (Ursus thibetanus), dum pli malgrandaj mamuloj ampleksas ratufojn, hindan gigantan flugantan sciuron (Petaurista philippensis) kaj viveredojn. Neniu el tiuj mamuloj estas endemia en la ekoregiono.
Birdoj raportitaj en la enketo inkludas la okulvitran serilofon (Serilophus lunatus), Yuhina bakeri, la ruĝecventran paruon (Periparus rubidiventris), Yuhina gularis, Garrulax caerulatus, Garrulax rufogularis, Garrulax striatus (Leiothrichidae), la belegan siton (Sitta formosa), la sultanan paruon (Melanochlora sultanino), iujn kloropseedojn kaj la blankabrovan paruon (Fulvetta vinipectus) dum nombregoj da tadornoj kaj hindaj anseroj estis vidataj ĉe Ĉindvin-Rivero.
Du pliaj Garrulax-specioj estas verŝajne endemiaj en tiuj montaroj : Garrulax austeni kaj Garrulax virgatus.
Tiuj montaroj ne estis bone esplorataj ekde la 1950-aj jaroj, kiam estis notata ke pecetoj da tero estis sisteme senarbarigataj por terkultivado. Tiu migra kampokultivado nuntempe estas daŭranta, kondukante al grunderozio kaj perdo de vivejo por la faŭno. Tamen ĉar okazas neniu komerca arbodehakado, eĉ nuntempe la pinaroj restas sufiĉe sendifektaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.