Nordokcidenta ŝemida lingvaro
lingva familio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nordokcidenta ŝemida lingvaro estas subaro de la ŝemida lingvaro, kiu konsistas de la indiĝenaj lingvoj de la Levanto. Ĝi elmerĝiĝis de komuna ŝemida lingvo en la frua bronzepoko. Ĝi unue atestiĝis en propraj nomoj, identitaj kiel amoridaj, en la meza bronzepoko. La plej malnovaj koheraj tekstoj estas en la ugarita, datitaj al la malfrua bronzepoko. Ekde la bronzepoka kolapso atestiĝas la malnova aramea, kaj ekde la ferepoko, la kanaana lingvaro (inklude la fenica kaj hebrea).[1]
La terminon inventis Carl Brockelmann en 1908,[2] kiu separis la klasigon de Fritz Hommel en 1983 de la okcidenta ŝemida lingvaro[2] al nordokcidenta (kanaana kaj aramea) kaj sudokcidenta (araba kaj etiopa).[3] La kanaana subgrupo de Brockelmann inkludis la ugaritan, fenican kaj hebrean. Hodiaŭ iuj fakuloj separus la ugaritan al aparta branĉo de nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj, apud la kanaana kaj aramea, kaj la etiopaj lingvoj estas vaste konsiderataj kiel parto de aparta, supra branĉo de la ŝemidaj lingvoj, la sudŝemida lingvaro.
La centra ŝemida lingvaro estas proponita intermeza grupo, kiu konsistus de la nordokcidenta ŝemida lingvaro kune kun la araba kaj ties dialektoj, kaj eventuale ankaŭ la malnovsudaraba. Tio estus aŭ subgrupo de la okcidenta ŝemida lingvaro, aŭ supra divido de ŝemidaj lingvoj apud la orienta ŝemida kaj suda ŝemida lingvaroj.[4] En la klasiga sistemo de SIL Ethnologue, la nordokcidenta grupo ne ekzistas; la kanaana kaj araba estas grupita en "sud-centra" lingvaro, kaj kune kun la aramea, ili formas la centran ŝemidan lingvaron.[5]