La Noktomutuo aŭ Noktokraco (Nothocrax urumutum) estas birdospecio membro de la familio de Kracedoj, nome parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko. Ĝi estas la ununura specio de la genro Nothocrax.
Noktomutuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Noktomutuo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Nothocrax urumutum (Spix, 1825) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Distribuado
Ĝi troviĝas en okcidenta Brazilo, Kolombio sude de la rivero Guaviare, orienta Ekvadoro, nordorienta Peruo, kaj sudokcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ marĉoj. Oni ne konas subspeciojn.[1]
Aspekto
Ili estas averaĝe 66 cm longaj. Ĝi havas nigrajn longan kreston kaj kronon. La plumaro de la dorso, flugiloj kaj vosto estas malhelbruna kun nigrecaj nuancoj. La ventro estas cinamokolora. Prezentas ruĝan mallongan fortikan bekon, supraokulan flavan brovon kaj subokulan malhelbluan, unuigitajn kvazaŭ elipso. La kruroj estas rozkoloraj.[2]
Biologio
Ili loĝas en humidaj ĝangaloj ĉe riveroj en areoj kun bona drensistemo, kiaj malaltaj montetoj aŭ ĉe montetaro ĝis 500 msm. De nokta aŭ krepuska kutimaro, ili serĉas manĝon laŭ paroj aŭ sole. Ili nestumas ĉe la pintoj de falintaj trunkoj.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.