From Wikipedia, the free encyclopedia
Nocio estas iu ajn pens-elemento, ĝenerale esprimita per termino, litera simbolo aŭ per iu ajn alia simbolo. Kiel pliprecizigo de ideo ĝi ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj[1]. Nocio estas baza koncepto de terminologio.
Nocioj povas esti la mensaj prezentaĵoj ne nur de estaĵoj aŭ objektoj (esprimataj per substantivoj), sed pli larĝ-signife ankaŭ de kvalitoj (esprimataj per adjektivoj aŭ substantivoj), de agoj (esprimataj per verboj aŭ substantivoj), kaj eĉ de lokoj, situacioj aŭ rilatoj (esprimataj per adverboj, prepozicioj, konjunkcioj aŭ substantivoj). Nocio povas reprezenti nur unu individuan objekton aŭ - per abstraktado - ĉiujn individuojn, kiuj komune havas iujn karakterizaĵojn. Krome nocio povas estiĝi el kombino de aliaj nocioj eĉ sen rilato al realeco. La nombro de nocioj (reprezentataj per terminoj), kiuj povas esti kombinataj por formi novan nocion (reprezentatan de termino) estas limigita per la fakto, ke en propozicio nocio povas esti nur aŭ subjekto aŭ predikato, sed ne ambaŭ kune.
Ekzemploj:
Pliaj ekzemploj: La nocioj esprimataj per la terminoj Sokrato, Grekujo; homo, martelo, kruc-martelo; ronda, rondeco, magneta permeablo; rotacii, rivoluo, nombro de rivoluoj dum temp-unuo; spaco, forto, kvadrata radiko; super, antaŭ, dum; centaŭro, ekasilicio (t.e. la kemia elemento prognozita fare de Mendelevo en lia perioda sistemo, poste nomita germaniumo - unu nocio, du terminoj).
Ĝenerale (sed estas esceptoj) en Vikipedio unu nocio egalas al unu artikolo. La difino priskribas la karakterizaĵojn de la nocio kaj tiel disigas ĝin de aliaj nocioj, tiel ke ekestas nocio-sistemo. La apartigaj paĝoj (en la vikipedia ĵargono “apartigiloj”) disigas diversajn nociojn, kiuj (hazarde aŭ pro historia analogio) estas esprimitaj per samaj terminoj.
Nocioj per siaj difinoj disigas la senfinan kontinuon de la homa pensado kaj klasifikas la unuopajn pens-elementojn. Tiu ne ĉiam aŭ eĉ nur malofte okazas centprocente idente. Nocio en iu lingvo povas esti pli vasta aŭ pli malvasta ol en alia. Ĝi ekzemple en iu lingvo povas inkluzivi karakterizaĵojn, kiuj laŭ la “mondo-kompreno” de alia lingvo ne apartenas al la nocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.