No Country for Old Men
Filmo de Ethan kaj Joel Coen (2007) / From Wikipedia, the free encyclopedia
No Country for Old Men (Ne estas lando por maljunuloj) estas usona nov-vakera krimtrilera filmo de 2007 verkita, reĝisorita, produktorita kaj eldonita de Joel kaj Ethan Coen, bazite sur la samnoma romano de Cormac McCarthy.[1] Stelulas en la filmo Tommy Lee Jones, Javier Bardem, kaj Josh Brolin, kaj la agado de la filmo okazas en la dezertaj pejzaĝoj de Okcidenta Teksaso en 1980.[2] La filmo traktas temojn pri destino, konscio kaj cirkonstancoj, kiujn la fratoj Coen jam estis esplorintaj en la filmoj Blood Simple (1984), Raising Arizona (1987), kaj Fargo (1996).[3] La agado de la filmo sekvas tri ĉefajn rolulojn: Llewelyn Moss (Brolin), veterano de la Vjetnama milito kaj veldisto kiu trafas grandan kvanton de mono en la dezerto; Anton Chigurh (Bardem), krimulo kiu estas sendita rekuperi la monon; kaj Ed Tom Bell (Jones), policano kiu esploras la krimon. En la filmo stelulas ankaŭ Kelly Macdonald, kiel la edzino de Moss, Carla Jean, kaj Woody Harrelson kiel Carson Wells, rekompencisto kiu serĉas Moss kaj la revenon de la du milionoj da dolaroj.
No Country for Old Men | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | No Country for Old Men |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 9 nov. 2007, 29 feb. 2008, 28 feb. 2008 |
Ĝenro | filma dramo, novnigra filmo, krimsuspensfilmo, gangstera filmo, krimfilmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Roger Deakins |
Reĝisoro(j) | Ethan Coen • Joel Coen |
Produktisto(j) | Scott Rudin • Joel Coen • Ethan Coen |
Scenaro | Cormac McCarthy • Ethan Coen • Joel Coen |
Filmita en | Nov-Meksiko |
Loko de rakonto | Meksiko • Teksaso |
Muziko de | Carter Burwell |
Rolantoj | Tommy Lee Jones • Javier Bardem • Josh Brolin • Woody Harrelson • Kelly Macdonald • Garret Dillahunt • Barry Corbin • Stephen Root • Tess Harper • Beth Grant • Rodger Boyce • Gene Jones • Kathy Lamkin • Thomas Kopache • Jason Douglas • Rutherford Cravens • Caleb Landry Jones • Josh Blaylock |
Produktinta firmao | Paramount Vantage Miramax Mike Zoss Productions |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film |
IMDb | |
No Country for Old Men premieris en konkurenco en 2007 en la Kinfestivalo de Cannes en la 19a de Majo.[4] La filmo iĝis komerca sukceso, enspezante 171 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kontraŭ buĝeto de 25 milionoj da dolaroj. Kritikoj laŭdis la reĝisoradon kaj scenaron de la fratoj Coen kaj la ludadon de Bardem, kaj la filmo ricevis 76 premiojn el 109 nomumoj el pluraj organizoj; ĝi ricevis kvar Oskar-premiojn (inklude tiun al la Plej Bona Filmo), tri BAFTA, kaj du Golden Globe.[5] La American Film Institute listigis ĝin AFI Dilmo de la Jaro,[6] kaj la National Board of Review elektis ĝin la plej bona de 2007.[7] Ĝi estas unu el nur kvar vakeraj filmoj kiuj ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Filmo (la aliaj estas Cimarron en 1931, Dances with Wolves en 1990, kaj Unforgiven en 1992).