Raising Arizona estas usona krimkomedia filmo de 1987 verkita, reĝisorita kaj produktorita de Joel kaj Ethan Coen. En ĝi stelulas Nicolas Cage kiel H.I. "Hi" McDunnough, eks-malliberulo, kaj Holly Hunter kiel Edwina "Ed" McDunnough, iama policoficiro kaj lia edzino. Aliaj geaktoroj estis Trey Wilson, William Forsythe, John Goodman, Frances McDormand, Sam McMurray kaj Randall "Tex" Cobb.
Raising Arizona | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Raising Arizona |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6 mar. 1987 |
Ĝenro | komedia filmo, agfilmo, krimfilmo |
Kameraado | Barry Sonnenfeld |
Reĝisoro(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Produktisto(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Scenaro | Joel Coen • Ethan Coen |
Filmita en | Arizono |
Loko de rakonto | Arizono |
Muziko de | Carter Burwell |
Rolantoj | Holly Hunter • Trey Wilson • John Goodman • William Forsythe • Sam McMurray • Frances McDormand • Randall Cobb • Nicolas Cage • M. Emmet Walsh • Warren Keith |
IMDb | |
La fratoj Coen eklaboris por la filmo kun la intenco fari filmon tre diferencan el sia antaŭa filmo, la trilera Blood Simple, per pli malpeza humorsenco kaj pli rapida ritmo.[1] Raising Arizona ricevis diversajn recenzojn je sia publikigo. Kelkaj kritikis ĝin kiel tro mem-konscia, manierema kaj neklara ĉu temas pri fantasto aŭ realismo. Aliaj kritikistoj laŭdis la filmon pro sia originaleco.[2]
La filmon oni rangigis la 31a en la listo de la American Film Institute nome 100 Years...100 Laughs kaj la 45a en la listo de la televidkanalo Bravo nome "100 Funniest Movies". Raising Arizona estis publikigita en Usono la 13an de Marto, 1987.
Intrigo
Ŝtelisto H.I. McDonnough (Cage) kaj policanino Edwina (Hunter) enamiĝas kaj McDonnough promesas fariĝi bonulo. La paro translokiĝas al izola domo en la dezerto de Arizono. Poste ili ekkonas, ke Edwina estas nefekunda kaj krome oni malakceptas iliajn adoptopetojn (pro la krimhistorio de H.I.) decidas ŝteli unu de la kvinnaskitoj de la magnato Nathan Arizona. Finfine, ili ŝtelas la bebon (eble Nathan Jr. kvankam tio neniam klaras) kun libro pri bebozorgado.
Eks-malliberuloj amikoj de H.I., nome Gale Snoats (John Goodman) kaj Evelle Snoats (William Forsythe), fuĝas el karcero kaj vizitas la geedzojn. Ed petas al H.I. ke liaj amikoj foriru, sed li konvinkas ŝin akcepti lin dum paro de tagoj, sed ili devos foriri poste, ĉar lia ĉefo kaj lia edzino venos koni la bebon.
Kiam la ĉefo de H.I., Glen (Sam McMurray) kaj lia edzino, Dot (Frances McDormand) vizitas la paron, Glen miskomprenas komenton de H.I. kaj sugestas edzininterŝanĝon ĉar li kaj Dot estas edzininterŝanĝemuloj. H.I. sentas sin ofendita kaj nazfrapas Glen, kiu tuj maldungas lin; tiukadre Ed ĝeniĝas, ĉar ili nun devas esti pli responsaj.
La polico esploras la ŝteladon de la bebo kaj eĉ ĵurnalistoj arigas ĉe la domo de Arizono. La ofendita Glen revenas tien por ĉantaĝi H.I. kondiĉe al la ricevo de la bebo. Dum H.I. kaj Glen diskutas, Gale kaj Evelle ekkonas, ke la bebo de ilia amiko estas reale filo de la riĉa entreprenisto kaj decidas ŝteli ĝin. Per la mono de la elaĉeto kaj la akiro de la ŝtelo de la rura banko ili povos retiriĝi. La ŝtelo de Nathan Jr. kortuŝas Ed, kiu proponas al H.I. divorci, ĉar ili ne estas responsaj por bonfari unu al alia.
Aperas Leonard Smalls, rekompencisto, kiu same deziras akiri la bebon. H.I. suferas forbatadon, sed venkas, kaj H.I. kaj Ed decidas redoni la bebon Nathan al liaj gepatroj. Dume Nathan Arizona Sr. trovas ilin, sed pardonas kaj konsilas ilin ne separiĝi. Tiun nokton, H.I. dormas ĉe Ed kaj rakontas sonĝon pri la konkludo de la historio de kelkaj roluloj.
Geaktoraro kaj roluloj
- Nicolas Cage kiel Herbert I. (H.I.) "Hi" McDunnough
- Holly Hunter kiel Edwina "Ed" McDunnough
- Trey Wilson kiel Nathan Arizona, Sr.
- John Goodman kiel Gale Snoats
- William Forsythe kiel Evelle Snoats
- Sam McMurray kiel Glen
- Frances McDormand kiel Dot
- Randall "Tex" Cobb kiel Leonard Smalls
- T.J. Kuhn, Jr. kiel Nathan Junior
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.