Niĝerkonga lingvaro
lingvaro de sub-Saharaj lingvoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Niĝerkonga lingvaro aŭ Kongo-kordofana lingvaro apartenas al la Kongo-Kordofana lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj: (1) Okcident-Atlantika - 20 mln, (2) Mandea - 24,6 mln, (3) Volta - 13,4 mln, (4) Kva - 63 mln, (5) Adamaua - 7 mln, (6) Benue-Kongo - 65,7 mln, (7) Niĝera, (8) Kameruna, (9) Bantua.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
La Niĝerkonga lingvaro estas la lingvofamilio de popoloj, kiuj loĝas en vasta teritorio inter Atlantika kaj Hinda oceanoj, de Senegalo kaj Centrafrika Respubliko en nordo, ĝis Sudafrika Respubliko en sudo de la kontinento. Ĉi tiu grandega familio dividiĝas je du etnolingvaj grupoj (1) Kordofana kaj (2) Niĝero-Konga. En la unua grupo eniras preskaŭ la tuta loĝantaro de okcident-tropika, centra-tropika, orient-tropika kaj sudafrika regionoj. La dua grupo estas kompare malgranda kaj unuigas popolojn loĝantajn en Sudano. Totala kvanto: 306 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Kordofana | - | - | - | 0.57 | - | - | 0.57 |
Niĝerkonga | - | 0.11 | 0.16 | 304.71 | 0.13 | - | 305.11 |
Totalo | - | 0.11 | 0.16 | 305.28 | 0.13 | - | 305.68 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
La plej multnombraj etnoj kies lingvoj apartenas al la lingvaro, estas joruboj, julboj, iboj, njaruandoj, akanoj, rundoj, makuoj, kongoj kaj zuluoj.
La Niger-Kongo-lingvoj - antaŭe nomataj niger-kordofanaj lingvoj - formas familion el preskaŭ 1.400 lingvoj parolataj de proksimume 400 milionoj da homoj en la okcidenta, centra, orienta kaj suda Afriko. La disvastiĝa regiono etendiĝas de la okcidenta pinto de Afriko ĉe Dakaro orienten ĝis Mombaso kaj suden ĝis Kaburbo.
La Niger-Kongo-grupo estas unu el la kvar de Joseph Greenberg establitaj lingvofamilioj en Afriko. La aliaj estas la afrikaziaj, la nilo-saharaj kaj la kojsan-lingvoj (superrigardo troviĝas en la artikolo listo de afrikaj etnoj). La Niger-Kongo-lingvoj limas en la nordokcidento kaj la ekstrema nordoriento al afrikaziaj, en la centra kaj orienta sudanregiono al nilosaharaj lingvoj. En la sudokcidento la kojsan-lingbvoj formas enklavon en la Niger-Kongo-regiono. La plej granda subgrupo de la Niger-Kongo-lingvoj estas la bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj en la suda parto de la Niger-Kongo-regiono de orientniĝerio ĝis Sudafriko (vidu la mapon).