kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Nitrobenzeno aŭ C6H5NO2 estas organika aromata kombinaĵo, senkolora aŭ duonflava likvaĵo, nesolvebla en akvo kun migdalosimila odoro, kiu frostiĝas donante duonverde flavaj kristaloj. Ĝi estas produktata larĝaskale kiel antaŭaĵo de anilino. En laboratorio, ĝi okaze uzatas kiel solvanto, ĉefe por elektrofilaj reakciantoj[2].
Nitrobenzeno | |||||
Plata kemia strukturo de la Nitrobenzeno | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Nitrobenzeno | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 98-95-3 | ||||
ChemSpider kodo | 7138 | ||||
PubChem-kodo | 7416 | ||||
Merck Index | 15,6674 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ duonflava likvaĵo | ||||
Molmaso | 123,111 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,1986g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 5,7°C | ||||
Bolpunkto | 210,9°C | ||||
Refrakta indico | 1,5529 | ||||
Ekflama temperaturo | 88 °C | ||||
Memsparka temperaturo | 480 °C | ||||
Acideco (pKa) | 3,98 | ||||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 350 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R10 R23/24/25 R40 R48/23/24 R51/53 R62 | ||||
Sekureco | S28 S36/37 S45 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H331, H336, H351, H360, H361, H372, H411, H412 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P308+313, P311, P314, P321, P330, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501[1] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Nitrobenzene estis unue izolita de Mitscherlich en 1834 kaj ĝi plenumas gravan industrian rolon. Komerce ĝi estas vendata kiel artefarita oleo de amaraj migdaloj sub la nomo de mirbanoleo.[3]
En 1847, la brita kemiisto Charles Mansfield (1819-1855) unue patentigis kaj komerce produktis ĝin por parfumfabrikado sub la nomo de Oleo de Mirbano. Pro ĝiaj aromataj proprecoj kaj migdalosimila odoro, ĝi iĝis malmultekosta esencaĵo uzata en beleco-produktoj kiel porman- kaj vizaĝ- kremoj kaj domsapoj kaj eĉ en dolĉaĵoj, marcipanoj kaj likvoroj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.