From Wikipedia, the free encyclopedia
Ninḫursaĝ,[1] konata ankaŭ kiel Damgalnuna, Ninmah aŭ Aruru, estis la antikva sumera Patrino Tero de la montaro, kaj unu el la sep plej grandaj dioj de Sumero. Ŝi estas ĉefe diino de fekundeco. Templaj himnofontoj identigas ŝin kiel la "vera kaj granda sinjorino de la ĉielo" (eble rilate al tio ke ŝi staras sur la montaro) kaj montras la reĝojn de Sumero kiel "nutritaj pere de la lakto de Ninhursag". Foje ŝia hararo estas priskribita kun formo de omego kaj foje ŝi vestas kornoforman kapoveston kaj bendohavan jupon, ofte kun klinaj poŝoj surŝultre. Ofte ŝi portas klavon aŭ bastonon surmuntitan per omega motivo aŭ derivaĵo, foje akompanita de leonido sur ĉeno. Ŝi estas la tutora diaĵo por kelkaj estroj de Sumero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.