![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/Nikolay_Przhevalsky_photoportrait_and_signature.jpg/640px-Nikolay_Przhevalsky_photoportrait_and_signature.jpg&w=640&q=50)
Nikolaj Prĵevalskij
rusimperia esploristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolaj Miĥajloviĉ PRĴEVALSKIJ (ruse Николай Михайлович Пржевальский; naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1839[greg.] — mortis la 20-an de oktobro[jul.]/ 1-an de novembro 1888[greg.]) estis rusia geografo[1] kaj fama esploristo de Centra kaj Orienta Azio.
Nikolaj Prĵevalskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Николай Михайлович Пржевальский | |||||
Naskiĝo | 31-an de marto 1839 (1839-03-31) en Kimborovo, Smolensk Uyezd, ![]() | ||||
Morto | 20-an de oktobro 1888 (1888-10-20) (49-jaraĝa) en Karakol | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tifoida febro ![]() | ||||
Tombo | Karakol ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() | ||||
Alma mater | Staba milita akademio Nikolao ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jevgenij Prĵevalskij ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo militisto geografo natursciencisto botanikisto esploristo verkisto vojaĝisto ![]() | ||||
Laborkampo | Naturscienco, natural science (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/81/Nikolay_Przhevalsky.jpg/640px-Nikolay_Przhevalsky.jpg)
Kvankam li neniam atingis sian finan celon, nome la sanktan urbon Lasao en Tibeto, li veturis tra regionoj tiam nekonataj de okdcidentanoj, kiel norda Tibeto (nuntempa Tibeta Aŭtonoma Regiono), Amdo (nuntempa Ĉinghajo) kaj Ĝungario (nuntempa norda Ŝinĝango).[2] Li esence kontribuis al la diskonigo de la geografio de Centra Azio en Okcidento.
Li ankaŭ priskribis kelkajn speciojn antaŭe nekonatajn de la moderna scienco: nome la Prĵevalski-ĉevalon, la Przewalski-gazelon kaj la Naturan baktrian kamelon, ĉiuj el kiuj estas nuntempe endanĝerigitaj.