kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Niketamido aŭ N-N,Duetil-nikotinamido estas organika kombinaĵo kaj terciara amido rezultanta el interagado de etanolo kun nikotinata acido, senkolora aŭ flaveca likvaĵo uzata kiel trankviligilo. La molekulo prezentas du etilajn grupojn ligitajn al unu nikotinamida grupo. Niketamido estas vaste konata per la komerca nomo Coramine
N-N,Duetil-nikotinamido | |||
Kemia formulo | |||
N-N-Duetil-nikotinamido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 59-26-7 | ||
ChemSpider kodo | 5296 | ||
PubChem-kodo | 5497 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo | ||
Molmaso | 178,235g mol−1 | ||
Denseco | 1,06 g/cm−3[1] 1,042[2] | ||
Fandpunkto | 23°C [3] | ||
Bolpunkto | 296-300°C [4] 298°C [5] | ||
Refrakta indico | 1,5240 | ||
Acideco (pKa) | 3,46 | ||
Ekflama temperaturo | 141,1°C [6] | ||
Solvebleco | Akvo:130 g/L[7] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 650 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+316, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Niketamido estis uzita de la suspektata seria murdisto John Bodkin Adams dum traktado de pacientino Gertrude Hullett, kiun li estis suspektita de murdo. Tamen, la tokseco de niketamido estas sufiĉe malalta (LD50-kunikloj 650 mg/kg buŝa, LD50-ratoj 240 mg/kg subhaŭte).
Theodor Morell, la persona kuracisto de Adolf Hitler, injektis la germanan reganton per Koramino tiam kiam Hitlero estis trankviligita kun barbituratoj. Krome, Morell uzis Koramino kiel parton de ĉio-uza "fortikigilo" por Hitler.
Niketamido estas havebla kiel mallongdaŭra senrecepta medikamento en pluraj Sudamerikaj kaj Eŭropaj landoj, kombinita kun glukozo en formo de lozanĝoj. Estas precipe utila por montogrimpantoj por pliigi eltenemon ĉe altaj altitudoj. Kontraŭindikoj inkluzivas hipertension, kardiovaskulajn patologiojn kaj epilepsion.psion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.