Niĝero
lando en okcidenta Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Niĝero (oficiala nomo: Niĝera respubliko en la franca lingvo République du Niger) estas respubliko, eksa franca kolonio, en Okcidenta Afriko kun demokrate elektita registaro. Ĝi havas limon kun Alĝerio kaj Libio norde, Ĉado oriente, Niĝerio kaj Benino sude kaj Malio kaj Burkina Faso okcidente. La nomo devenas de la rivero Niĝero, kiu trafluas la relative dense loĝatan sudokcidentan parton de la lando.
Niĝero estas lando sen maraliro enhavanta partojn de Saharo, Sahelo kaj partojn de la sudana regiono. La loĝantaro ofte suferas pro troa sekeco kaj malsatego[1] La lando estas unu el la plej malriĉaj de la mondo laŭ la indico de homa disvolviĝo. Dum la lastaj jaroj ekestis defioj rilate al la stabileco en la lando pro infiltrado de ĵihadismaj milicoj[2].