Indico de homa disvolviĝo
indico montranta la staton de homa evoluo en landoj kaj regionoj de la mondo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Indico de homa disvolviĝo, esperanta mallongigo IHD, aŭ angle Human Development Index, mallonge HDI, estas indico kiu montras staton de homa evoluo en landoj de la mondo. Ĝi estas publikigata ĉiujare en raporto (angle titolata Human Development Report, HDR), eldonita de la Unuiĝintaj Nacioj.