From Wikipedia, the free encyclopedia
Neustrelitz [Nojŝtrélic] estas urbo en la nordoriento de Germanio kaj situas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 20 151 loĝantojn.
Neustrelitz | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | distrikto Meklenburga Lagaro | |||||
Fondita en | 1733 | |||||
Urborajtoj | jes | |||||
Telefona antaŭkodo | 03981 | |||||
Aŭtomobila kodo | MSE | |||||
Oficiala Municipokodo | 13071110 | |||||
Politiko | ||||||
Partneraj urboj | Szczecinek, Schwäbisch Hall, Ĉajkovskij, Rovaniemi | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 20151 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Loĝdenso | 162/km² | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 22′ N, 13° 4′ O (mapo)53.36472222222213.063611111111 | |||||
Areo | 138,06 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.neustrelitz.de/ | |||||
Ĝis la 4-a de septembro 2011, la urbo estis la administra centro de antaŭa distrikto Mecklenburg-Strelitz.
La urbo situas meze de arbaro- kaj akvejoriĉa Meklenburga lagaro ĉe la lago "Zierker See", kiu estas ligita per la Kammerkanalo kaj la Voblica lago al la Supra Havelo-akvovojo. Ene aŭ apud la urbo situas kelkaj malgrandaj lagoj (Glambecker See, Zierker See, Langer See, Krebssee kaj Domjüchsee).
Al Neustrelitz apartenas la urbopartoj Fürstensee (je la 22a de aprilo 1992 alligita), Groß Trebbow, Klein Trebbow (je la 22a de aprilo 1992 alligita), Langhagen, Obs, Rudow, Strelitz Alt, Tannenhof kaj Zierke.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1875 | 8 525 |
1890 | 9 481 |
1925 | 12 260 |
1950 | 26 780 |
1971 | 27 806 |
1981 | 27 047 |
1990 | 26 586 |
1995 | 24 471 |
2000 | 23 333 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2005 | 22 271 |
2010 | 21 207 |
2015 | 20 504 |
2017 | 20 135 |
2019 | 20 140 |
2020 | 21 207 |
2021 | 20 103 |
2022 | 20 340 |
La urbo estis fondita en 1733 kiel rezidejo de la duklando Meklenburg-Ŝtrelico kaj estis planita tiam kiel urboparto de nur iom sude situanta malnovmeklenburgia landurbo Ŝtrelico, sed ekde la mezo de la jarcento ĝi evoluis al limigite memstara rezideja urbo. Ĝi restis sensignifa kiel komunumo en la politika sistemo de la malnova Meklenburgio ĝis la fino de la monarkio 1918. Post la enkomunumigo de la urbo Strelitz [Alt] en 1931 ĝi mallonge estis nedistrikta urbo. Neustrelitz apartenas apud Rostock kaj Greifswald al la tri meklenburgiaj urboj, en kiuj en 1933 okazis librobruligado; ĉi tiu okazis sur la hodiaŭa Buttelplatz. La 29an de aprilo 1945 enmarŝis la soveta armeo en la urbon Neustrelitz kaj restis ĝis la formarŝo de la sovetaj trupoj en la garnizono. Je militofino en 1945 sub neklaraj okazoj forbrulis la rezideja kastelo, la teatro, unu paviljono, la malnova palaco.
Ekde 1952 Neustrelitz estis administra urbo de samnoma subdistrikto de GDR. De 1951 ĝis 1975 Neustrelitz estis sidejo de la distrikta redaktejo de la gazeto Der Demokrat, kiu en 1975 estis translokigita al la urbo Neubrandenburg.
En 1990 oni malfondis la gazeton Der Demokrat. Ekde la turniĝo en aŭtuno 1989 malkreskis la loĝantaro je ĉirkaŭ 5000, tio estas ĉirkaŭ 20 procentoj de la tiama loĝantaro. Post la admininstra reformo de 1994 ĝi denove fariĝis distrikta urbo de nove fondita distrikto Meklenburg-Ŝtrelico, al kiu apartenas la kernaj partoj de la iama meklenburgia ŝtatero.
Ekde 1990 multaj urbaj firmaoj estis malfonditaj kiel ekzemple la polikliniko, Elektroanlagenbau (EAB), Landtechnischer Anlagenbau (LTA), maŝinfabriko Rogge aŭ ili estis malgrandigitaj kiel la Bahnbetriebswerk de 1500 al 70 laborantoj. Kelkaj lernejoj devis estis fermitaj pro malkresko de la lernantoj kaj estis malkonstruitaj kiel la iama supera lernejo VII (Jahwaharlal-Nehru-Oberschule) kaj la lernejo de la sovetunia garnizono.
La iama kinejo proksime al la ĉefa placo forbrulis en 1996.
Krom la enlanda haveno, la agrokulturo kaj la kreskanta turismobranĉo en Neustrelitz situas fabrikoj de la maŝino- kaj instalaĵokonstruado. La tutgermanie aganta firmao Deutsche Bahn AG laborigas ĉi tie trajnoriparejon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.