![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Members_of_Neturei_Karta_Orthodox_Jewish_group_protest_against_Israel.jpg/640px-Members_of_Neturei_Karta_Orthodox_Jewish_group_protest_against_Israel.jpg&w=640&q=50)
Neturei Karta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Neturei Karta (aramee נטורי קרתא, «Gardistoj de la urbo» [Jerusalemo][1]) aŭ Neturei Karta International estas usona juda organizaĵo ekstreme fundamentalisma, kiu kontraŭas cionismon kaj la ekziston de Israelo pro religiaj kialoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Neturei_karta2.jpg/320px-Neturei_karta2.jpg)
Neturei Karta | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
socia grupo ![]() | |||||
Komenco | 1938 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La organizaĵo estiĝis en 1938 pro splitiĝo en organizo Agudat Jisrael (hebree אגודת ישראל). Ĝi internacie konatiĝis, kiam membroj de la organizo partoprenis la Holokaŭst-neantan konferencon en Tehrano en 2006.[2] La organizacio fakte rekonas la okazon de la Holokaŭsto, sed ĝi neas la ekzistorajton de Israelo, do ĝi kunlaboras kun ĉiuj, «kies celoj identas kun la niaj».[3] Ekde tiam tiuj membroj estas sub ĥeremo de aliaj ortodoksaj sektoj, inkludante de funde kontraŭcionismaj grupoj kiel Satmar, de kiu ili pretendas devenon.[4][5]
Laŭ Neturei Karta, ŝtaton povas nur estigi Dio mem per la alveno de Mesio. La juda diasporo do estas Dia volo:
- «Unu el la bazaj ideoj de Judismo estas tio, ke ni estas popolo en ekzilo laŭ Dia ordono.»[6]