From Wikipedia, the free encyclopedia
Naturrezervejo Nilsvlejo estas protektata areo de 40 km², kuŝe en la sezone inundebenaĵo de la rivero Nil, nome la plej supra parto de la rivero Mogalakvena kii havas tre profundan gradadon. Ĝi situantas ĉe Mookgophong en la Provinco Limpopo norde de Sudafriko. Tiu areo estis deklarata Ramsara humidejo pro sia internacia konservada gravo. La inundebenaĵo estas formata de etendaj kareksejoj kaj herbejoj ĉirkaŭaj de malferma arbaro.
Naturrezervejo Nilsvlejo | ||
---|---|---|
protektata areo [+] | ||
Koordinatoj | 24° 39′ 17″ S, 28° 41′ 28″ O (mapo)-24.654828.691 | |
Areo | 40 km² (4 000 ha) | |
Estiĝo | 7-a de julio 1998 | |
Naturrezervejo Nilsvlejo | ||
Vikimedia Komunejo: Nylsvley Nature Reserve [+] | ||
Situanta en la supra ekflueja areo de la rivero Nil, kaj kovranta ĉirkaŭ 20% el la inundebenaĵo, la areo gastigas ĉirkaŭ 370 birdospeciojn - el kiuj pli ol 100 estas akvobirdoj - kaj dum inundaltoj, oni vidas ĉirkaŭ 80,000 birdojn. La rezervejo estas hejmo ankaŭ por la ĉevala hipotrago kaj la blua damalisko. La ununuraj naturkampoj de natura rizo en Suda Afriko, nome de Oryza longistaminata, troviĝas tie.
La origina nomo 'Nylsvley' origine el "vlei" afrikansa vorto por valo, nome sezone inundareo, kaj en la vorto por "Nilo". En la 1860-aj jaroj, grupo de Voortrekker nome nederlandaj religiaj pioniroj vidis grandan inundebenaĵon kaj riveron fluantan norden kaj decidis, ke ĝi estas la Nylrivier (Nilo).[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.