From Wikipedia, the free encyclopedia
Nanaj papagetoj (Micropsitta) estas genro de veraj papagoj el familio Psitakuledoj (Psittaculidae). La genro, enhavanta 6 speciojn, formas sian propran tribon Micropsittini.[1] Ĝi estas grupo de la plej malgrandaj papagoj, kaj la plej malgranda el ĝi estas nana papageto de Sclater, kiu longas ne pli ol 8 cm.
Nana papageto | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Micropsitta pusio, desegnaĵo far J. G. Keulemans, ĉ. 1875 | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Micropsitta pusio | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Nanaj papagetoj vivas en arbaroj de Novgvineo kaj apudaj insuloj. Ili estas etaj verdaj birdoj, plej ofte kun makuloj de brilaj koloroj, kiuj rapide grimpas sur arbojn kaj moviĝas tra kanopeo kun helpo de iliaj relative grandaj piedoj, fortaj bekoj kaj rigidaj vostaj plumoj. Ilia dieto ne estas precize sciata, sed verŝajne plejparto de ĝi konsistaj je fungoj kaj likenoj.[2]
Ili estas inter nemultaj papagoj (aliaj ekzemploj estas genroj Pyrilia kaj Nannopsittaca) kiuj neniam reproduktiĝis aŭ eĉ travivis en kapteco. Kaptitaj, tiuj malgrandaj birdoj rapide mortas, probable pro streso kaj nutromankoj.[3]
Nanaj papagetoj estas la plej malgrandaj papagoj. Depende de la specio ili longas inter 8 kaj 10 cm. Ili havas relative grandajn piedojn kun longaj fingroj kaj longaj kurvaj ungegoj. Iliaj vostoj havas kelkajn rigidajn plumojn, kiujn ili povas uzi kiel subtenilon dum grimpado. Bekoj de nanaj papagetoj havas rimarkeblajn vaksaĵojn. Ilia plejparta koloro de la plumaro estas verda, plumoj de aliaj koloroj aperas varie en diversaj specioj. Seksa duformismo estas pli aŭ malpli rimarkebla depende de la specio. Junuloj ĝenerale havas malpli brilajn kolorojn ol plenkreskuloj.[4]
La genro estis malkovrita far franca naturalisto René-Primevère Lesson en jaro 1831. La nomo Micropsitta devenas de grekaj vortoj mikros (malgranda) kaj psitta (papago).[5]
La genro Micropsitta enhavas 6 speciojn kun kelkaj subspecioj:[6]
Genro: Micropsitta (Lesson 1831), Nanaj papagetoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.