Nadine Gordimer
sud-afrika verkistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nadine GORDIMER (naskiĝis la 20-an de novembro 1923, mortis la 13-an de julio 2014)[1] estis sud-afrika verkistino.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/37/Nadine_Gordimer_und_David_Grossman.jpg/640px-Nadine_Gordimer_und_David_Grossman.jpg)
Gordimer naskiĝis en Springs, Transvaal. La ĉefa temo en ŝia verkaro estas la rasa apartismo kaj ties malbonaj efikoj kaj por la blanka kaj por la nigra loĝantaro de Sud-Afriko, kaj la ampleksaj rilatoj inter la laŭleĝe disigitaj homgrupoj. Ŝi skribis kontraŭ rasismo, kaj por toleremo kaj protekto de sinesprimlibereco.
Ĉi tiu pozicio gajnis tutmondan aklamon, kaj ĝiaj verkaro gajnis multajn premiojn, dum en Sudafriko ĝiaj verkoj estis malaklamitaj, kaj iuj eĉ estis cenzuritaj kaj konfiskitaj de la rasapartisma reĝimo.
Ŝi membris en ANK, la partio de Nelson Mandela kaj fervore aktivadis por homaj rajtoj kaj kontraŭ la sociaj maljustecoj de la tiama apartisma reĝimo.
En la jaro 1974 ŝi ricevis la Premion Booker kaj en 1991 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo por "kiu per sia grandioza eposa verkado - laŭ la vortoj de Alfred Nobel - treege utilis al la homaro".