From Wikipedia, the free encyclopedia
Springs estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en Ekurhuleni Metropola Komunumo. La loknomo devenis de fontoj en la areo.
Springs | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1559 • 1560 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 15′ S, 28° 27′ O (mapo)-26.25472222222228.442777777778 [+] | ||
Alto | 1 627 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Springs, city in South Africa [+] | |||
Springs situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Johanesburgo troviĝas 50 km.
En 1883 oni fondis bienon en la nuna loko de Springs. Karbo estis malkovrita en la areo en 1887 kaj tri jarojn poste fervojo estis konstruita por transporti la karbon. Oni trovis ankaŭ oron komence de la 20-a jarcento. En 1904 oni fondis vilaĝon kaj en 1908 oni komencis minadi la oron. La vilaĝo ricevis urban statuson en 1912. Fine de la 1930-aj jaroj estis ok orminejoj proksime de Springs, farante ĝin la plej granda unuopa oro-produktanto en la mondo.
Springs estas nuntempe unu el la industriaj centroj de la Witwatersrand. Oni produktas metalaĵojn, kemiaĵojn, paperojn kaj nutraĵojn. En la lando nur tie oni rafinas zinkojn, sed oni prilaboras uraniojn.
Springs havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.