![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/National_Library_of_Scotland_2018-08-21_by_Marcok.jpg/640px-National_Library_of_Scotland_2018-08-21_by_Marcok.jpg&w=640&q=50)
Nacia biblioteko de Skotlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia biblioteko de Skotlando (skotgaele Leabharlann Nàiseanta na h-Alba; skote Naitional Leebrar o Scotland; angle National Library of Scotland) estas la laŭleĝa deponeja biblioteko de Skotlando kaj unu el la naciaj bibliotekoj de Britio. Ĝia centro situas sur la ponto de Georgo la 4-a inter la Malnova urbo de Edinburgo kaj la Universitato-Kvartalo kaj estas disigita super kelkaj aliaj konstruaĵoj tra en la urbo. La biblioteko enhavas ĉirkaŭ 7 milionojn da libroj kaj ĉirkaŭ 7 milionojn da aliaj presitaj objektoj (afiŝoj, planoj, broŝuroj, ktp.) kaj ĉirkaŭ 2 milionojn da mapoj. La biblioteko enhavas la plej grandan kolekton de gaela literaturo en la mondo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/National_Library_Extension.jpg/320px-National_Library_Extension.jpg)