From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Universitato de Malajzio (malaje Universiti Kebangsaan Malaysia aŭ اونيۏرسيتي كبڠسا ٴن مليسيا, akronime UKM, tamile மலேசிய தேசிய பல்கலைக்கழகம்) estas publika ŝtata esploruniversitato en Malajzio. Ĝia ĉefkampuso situas en Bandar Baru Bangi, Hulu Langat, Selangoro, kiu estas proksimume 35 km sude de Kuala-Lumpuro.
Nacia Universitato de Malajzio | ||
---|---|---|
Ĉefa pordego | ||
publika esplorada universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Mengilham Harapan, Mencipta Masa Depan Inspirante estontecojn, | |
Informoj | ||
fondodato | 1970 | |
speco | publika, ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 2° 55′ 30″ N, 101° 46′ 53″ O (mapo)2.925101.78138888889 | |
lando | Malajzio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 28 776 vd (stato: junio 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
Ĝi estis fondita en 1970 kaj nun estas esplora universitato kun pli ol 20,000 studentoj. La malaja lingvo estas uzata kiel instrulingvo [1].
Ĝia instruhospitalo, Universiti Kebangsaan Malaysia Medical Center (UKMMC) kaj Pusat Perubatan Universiti Kebangsaan Malaysia (PPUKM) situas en Cheras kaj ankaŭ havas kampuson en Kuala-Lumpuro. Estas 17,500 bakalaŭraj studentoj aliĝintaj kaj 5,105 postbakalaŭraj studentoj el kiuj 1,368 estas eksterlandaj studentoj de 35 landoj [2].
En 2020, estis 2,670 instruistoj (170 eksterlandaj), pli ol 17,6 mil homoj studis, inkluzive de 2,810 eksterlandaj studentoj el 35 landoj (28% en magistraj kaj postdiplomaj programoj). De 1971 ĝis 2017 la universitato produktis 185,846 diplomiĝintojn; el kiuj 147,228 bakalaŭraj, 33,789 magistraj kaj 4,829 doktorecaj [3].
Ekzistis preparaj konsideroj por la propra nacia universitato de Malajzio komence de la 20-a jarcento. Post sendependeco en 1957, la diskuto pri universitato kun malaja kiel la instrulingvo ekflamis denove. En 1970, Universiti Kebangsaan Malaysia estis fondita kun tri fakultatoj de sciencoj, artoj kaj islamaj sciencoj [4].
La universitata administrado konsistas el la kanceliero, pluraj pro-kancelieroj, la rektoro ( vicrektoro ), la kasisto kaj la estro de la registro. La kanceliero kaj la tri por-kancelieroj estas honoraj postenoj kaj estas plenigitaj fare de bonkonataj personecoj, dum la plentempa administrado de la universitato estas gvidita fare de la rektoro. La tuta universitata administrado estas kontrolita de Estraro de Direktoroj.
En la monda ranking QS World University Ranking en 2020 ĝi prenis la 160-an lokon (en 2014 ĝi estis 259-a), inter universitatoj en Azio - 39-a loko [5][6].
Jaro | Rango | Rangiginto |
---|---|---|
2005 | 185 | Times Higher Education World University Rankings – QS World University Rankings |
2006 | 185 | |
2007 | 309 | |
2008 | 250 | |
2009 | 291 | |
2010 | 263 | QS World University Rankings |
2011 | 279 | |
2012 | 261 | |
2012 | nehavebla
(ne kundividis datumoj) [7] |
Times Higher Education World University Rankings |
2014 | =269 | QS World University Rankings |
2015 | =259 | |
2016 | =312[8] | |
2017 | =302[9] | |
2018 | =230 | |
2019 | =184 | |
2020 | =160 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.