muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo pri la kradrostita kolbaso (germane Bratwurstmuseum) estis tutmonde unika muzeo troviĝanta en Amt Wachsenburg-Holzhausen ĝis la fino de la 2019-a jaro. Ĝi estis samtempe la celo de la fina etapo de la kulinara-geologia aventurpado Vom Bier zur Bratwurst. Ekde 2020 estiĝis muzeo samnoma tre pligrandigita en Mühlhausen (Turingio), kies inaŭguro finfine sukcesis en la 16-a de aŭgusto 2023.[1]
Muzeo pri la kradrostita kolbaso | ||||
---|---|---|---|---|
tema parko muzeo pri manĝaĵo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Holzhausen | |||
Adreso | Am Stadtwald 60, 99974 Mühlhausen/Thüringen | |||
Estiĝo | 28-a de majo 2006 | |||
Koordinatoj | 50° 51′ 2″ N, 10° 52′ 51″ O (mapo)50.850610.8808 | |||
| ||||
Retpaĝo | https://www.bratwurstmuseum.de/ | |||
Ekde la 28-a de majo 2006, kiam okazis la inaŭguro de la kolbasmuzeo, la turingia kradrostita kolbaso trovis hejmon. Daŭra ekspozicio dokumentadas historion, tradiciojn kaj kulturan rolon de tiu regiontipa kaj laŭleĝe protektita manĝaĵo. Signifon apartan havas la fakto, ke la unua dokumenta mencio de la kolbaso estis farita en la klostro de la Benediktaninoj tre proksime, nome en Arnstadt en la 1404-a jaro.[2]
En novembro 2008 la muzeo ricevis, kunligite kun monsumo de 8000 eŭroj, la Turingian marketadan premion por turismo fare de la turingia ministerio pri ekonomio kaj laboro.
Ĉio ajn konektita al la kolbaso tie ĉi prezentiĝas. Ekzemploj por la elmontritaj objektoj: informoj pri la bredado de porkoj, buĉiloj, maŝinoj por kolbasfarado, anekdotoj kaj kuriozaĵoj en kunteksto kun la kolbasfarado.
Jen kelkaj aferoj kiuj alie apenaŭ ekzistas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.