La Muzeo de Romaa Kulturo (ĉeĥe Muzeum romské kultury) estas instituto dediĉita al la historio kaj kulturo de la romaa popolo (Ciganoj). Ĝi situas en Brno, Ĉeĥio. Ĝi estas la nura muzeo de ĉi tiu speco kaj skalo en Eŭropo kaj tutmonde[1]. La muzeo volas funkcii kiel spacon kie diversaj kulturoj renkontiĝas, konservejo por tridek mil ekzemploj de la 'romani'-kultura historio kiel parto de eŭropa heredaĵo, klerigante la junan generacion esti tolerema kaj aprezi aliajn kulturojn, kontraŭbatali ksenofobion kaj rasismon, enkonduki novan komprenon de la radikoj de cigana identeco en la nomo de reciproka interkompreniĝo kaj dialogo inter kulturoj[2].
Muzeo de romaa kulturo | |||
---|---|---|---|
etnografia muzeo eldonejo | |||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Brno | ||
Adreso | Братиславска 246 | ||
Poŝtkodo | 602 00 | ||
Estiĝo | 1991 | ||
Koordinatoj | 49° 12′ 2″ N, 16° 37′ 24″ O (mapo)49.200585516.6233804 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.rommuz.cz/ | ||
Historio
La Muzeo estis fondita en 1991 fare de membroj de la ĉeĥa romaa intelektularo, gvidita fare de Jana Horváthová, en la periodo de libereco kiu sekvis la Veluran Revolucion en Ĉeĥoslovakio. Dum ĝiaj komencaj jaroj, ĝia loko moviĝis de unu loko al alia kaj la institucio luktis kun financaj problemoj. En decembro 2000 ĝi moviĝis al ĝia nuna konstruaĵo en Bratislavská Strato en Brno, kiu estas la centro de la loka romaa komunumo. La muzeo nun estas financata pere de ŝtata buĝeto.
La unua konstanta ekspozicio estis malfermita la unuan de decembro 2005.
Ekspozicioj, esplorejo kaj eventoj
La konstanta ekspozicio troviĝas en 6 ĉambroj kun areo de 326 m², dediĉita al la vivo, kulturo kaj gravaj eventoj de la ciganoj dum ilia elmigrado de Hindio ĝis la nuna tago, kun emfazo sur la situacio en ĉeĥaj landoj dum la 1945-1989 periodo.
Okazas ankaŭ de tempo al tempo portempaj ekspozicioj, plejparte arto kaj fotografio.
Krom la ekspozicioj, la muzeo estas ankaŭ loko de esplorlaboro pri ciganoj en Centra Eŭropo.
La muzeo organizas prelegojn, koncertojn, modprezentojn, panelodebatojn kaj kursoj de romaa lingvo por profesiuloj kaj ĝenerala publiko. En la posttagmezo de la klubo estas malfermita por Romani infanoj de la kvartalo.
La muzeo organizas ankaŭ publikajn eventoj kiel la Roma Tago (cigana tago) kaj la Muzea Vespero dum kiu venas du ĝis tril mil vizitantoj, ĉefe el la cigana ĉirkaŭa medio.
La muzeo ankaŭ dediĉas multan atenton al la romaa holokaŭsto[3].
Biblioteko
La biblioteko posedas gravan esplorpaperojn kaj gravuraĵojn, romaa literaturo, novaĵartikoloj rilate al la romaa popolo en la ĉeĥa, la slovaka kaj aliaj lingvoj, superrigardo de leĝaro, tekstoj de diskutoj kaj debatoj. La biblioteko disponas pri almenaŭ 3,000 publikaĵojn (librojn, revuojn, kompaktdiskojn). La muzeo distribuas DVD-filmon pri la muzeo (en ĉeĥa lingvo kun anglaj subtekstoj) : 'Muzea romské kultury'.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.