Muzeo de Vjetnamaj Virinoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de Vjetnamaj Virinoj situas en Hanojo, en strato Ly Thuong Kiet, proksime de la centra Hoan-Kiem-Lago kaj la malnova kvartalo. Tio estas la plej malnova strato en la ĉefurbo, kun multaj franc-stilaj konstruaĵoj, eksterlandaj ambasadejoj, hoteloj kaj registaraj oficejoj. La muzeo malfermiĝis al la publiko en 1995 kaj estis renovigita inter 2006 kaj 2010. Tiu muzeo estas dediĉita al la vjetnamaj virinoj. Pli ol 1000 materialoj, fotoj kaj objektoj elmontritaj en la daŭra ekspozicio montras la rolon, kiun la vjetnamaj virinoj ludis en la historio kaj nuntempe en artoj kaj en la familia vivo. La muzeo ankaŭ organizas temajn ekspoziciojn por montri ŝanĝojn kaj evoluon de la nuntempa socio.
Rapidaj faktoj
Muzeo de Vjetnamaj Virinoj | |||
---|---|---|---|
muzeo ![]() | |||
Lando | ![]() | ||
Situo | Hanojo | ||
Adreso | 36 Ly Thuong Kiet Str, Hoan Kiem, Hanojo | ||
Estiĝo | 1987 | ||
Malfermo | 1987-1995 | ||
Koordinatoj | 21° 1′ 24″ N, 105° 51′ 6″ O (mapo)21.023463105.851619 | ||
| |||
Retpaĝo | www.baotangphunu.org.vn. | ||
Fermi