muzeo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno, en la 7-a arondismento de Parizo, vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries. Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton, skulptarton kaj dekorartojn) el la jaroj 1848-1914.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gare d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo). |
Musée d'Orsay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Musée d’Orsay | |||||
arta muzeo nacia muzeo produkta kompanio | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | 7-a arondismento de Parizo | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | 62, rue de Lille 7-a arondismento | ||||
Poŝtkodo | 75343 | ||||
Situanta sur | rue de Lille • Rue de Bellechasse | ||||
Arkitekto(j) | Victor Laloux vd | ||||
Estiĝo | 1986 | ||||
Malfermo | 1986 | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 36″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.862.327 | ||||
| |||||
Kolektoj | Franca kaj eŭropa artoj de 1848 ĝis 1914 | ||||
Jaraj vizitantoj: | 3 651 616 (2019) | ||||
Parto de | Établissement public du musée d'Orsay et du musée de l'Orangerie vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | www.musee-orsay.fr | ||||
La kolekto de la muzeo enhavas la plej konatajn impresionismajn verkojn, de la pentristoj Claude Monet, Paul Cezanne, Camille Pissarro, Edgar Degas, August Renoir kaj aliaj. La muzeo ankaŭ montras skulptaĵojn kaj meblojn.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo Gare d'Orsay, konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio. Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986. Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.