![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Obecn%25C3%25AD_%25C3%25BA%25C5%2599ad%252C_Vysok%25C3%25A1_Lhota%252C_okres_Pelh%25C5%2599imov.jpg/640px-Obecn%25C3%25AD_%25C3%25BA%25C5%2599ad%252C_Vysok%25C3%25A1_Lhota%252C_okres_Pelh%25C5%2599imov.jpg&w=640&q=50)
Listo de municipoj en Ĉeĥio kun la plej malalta nombro de loĝantoj
listartikolo en Vikimedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi listo enhavas municipojn en Ĉeĥio kun la plej malalta nombro de loĝantoj . Ĝi enhavas ĉiujn municipojn kun nombro de loĝantoj 100 aŭ malpli alta.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Obecn%C3%AD_%C3%BA%C5%99ad%2C_Vysok%C3%A1_Lhota%2C_okres_Pelh%C5%99imov.jpg/640px-Obecn%C3%AD_%C3%BA%C5%99ad%2C_Vysok%C3%A1_Lhota%2C_okres_Pelh%C5%99imov.jpg)
La leĝoj ne difinas minimuman nombron de loĝantoj de la municipo, la municipo ofice ne pereas eĉ ne pro la plena senhomigo. Sed la municipo nove estiĝanta pro apartigo de alia municipo devas havi minimume 1000 loĝantojn.
Plej multe da municipoj kun malpli ol cent loĝantoj troviĝas en Regiono Vysočina (109), sekvas Sudbohemia regiono (88), Mezbohemia regiono (59) kaj Regiono Plzeň (55). Male plej malmulte estas da ili en Regiono Karlovy Vary (1), Moraviasilezia regiono (2), Regiono Liberec kaj Regiono Zlín (4). El vidpunkto de distriktoj estas plej multe de tiaj municipoj en distrikto Pelhřimov (32), sekvas distrikto Strakonice (26), distrikto Jihlava (24), distrikto Tábor (20), distrikto Třebíč (19), distrikto Havlíčkův Brod (18) kaj distrikto Jindřichův Hradec (17).