belga verkisto de bildrakontoj, kreinto de Lucky Luke From Wikipedia, the free encyclopedia
MORRIS, artistnomo de Maurice de Bevere (Kortrejko, 1923 - Bruselo, 2001), estis belga desegnisto de bildrakontoj kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la Franc-Belga bildliteraturo.
Morris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Maurice de Bévère |
Aliaj nomoj | Morris |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1923 en Kortrejko |
Morto | 16-an de julio 2001 (77-jaraĝa) en Bruselo |
Mortokialo | Morto per falo |
Lingvoj | angla • franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | St Joseph College, Aalst (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto desegnisto ilustristo filmreĝisoro scenaristo karikaturisto |
Verkoj | Lucky Luke |
Kun René Goscinny kiel precipa scenaristo dum la unuaj 22 jaroj, Lucky Luke, lia unika bildserio, famigis lin.
Morris ekkarieris en la "Compagnie Belge d'Actualités (CBA) animations studios", malgrandaj kaj ĵus kreitaj studioj de animacio en Belgio, kie li renkontiĝis kun Peyo kaj André Franquin. Post la milito, la kompanio fermiĝis kaj Morris laboris kiel ilustristo por Het Laatste Nieuws, nome flandra ĵurnalo, kaj Le Moustique, ĉiusemajna gazeto publikita de Dupuis, por kiu li faris ĉirkaŭ 250 kovrilpaĝojn kaj aliajn multnombrajn ilustraĵojn, ĉefe karikaturoj de kinsteluloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.