Morinĥuro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Morinĥuro (mongole морин хуур, burjate хур aŭ моринхур), ankaŭ nomita Matoŭĉino '(de ĉina 馬頭琴) estas arĉa kordinstrumento de mongola deveno, kiun oni uzas en Mongolio, Interna Mongolio kaj Burjatio. Ĉiuj nomoj de la instrumento en ĉiuj lingvoj signifas samon: instrumento kun ĉevala kapo. Vere, la pinto de kolo instrumenta tradicie estas farata en formo de ĉevala kapo. Morinĥuuro devenas de ŝjiĉjino, la antikva arĉa muzikilo de Ŝji-popolo. De la sama muzikilo devenas la Huĉjinoj, kiuj tre popularas en Ĉinio, sed morinĥuuro ŝajne estas alia branĉo de evoluo. En Siberio ekzistas parenca instrumento igilo (altaje икили, tuve игил aŭ игиль, ĥakase ыых)[1]. Bharata ravanastro ankaŭ estas iom parenca.