Ĥakasa lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥakasa lingvo estas lingvo de ĥakasoj. Ĝi estas parolata plejparte en Ĥakasio, sed ankaŭ en Krasnojarska regiono kaj Tuvio. La nombro de parolantoj en 2002 estis ĉirkaŭ 52 000 homoj. La lingvo apartenas al Ujgura grupo de Eost-Huna branĉo de Tjurka lingvaro. Ĝi havas dialektojn: sagaja, kaĉina kaj kizila. Sagaja kaj kaĉina dialektoj formas bazon de literatura lingvo.
Ĥakasa lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Yenisei Turkic | |
Parolantoj | 42 604 |
Skribo | Khakas alphabet |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Khakass Research Institute of Language, Literature and History |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kjh |
Glottolog | khak1248 |
Angla nomo | Khakas |
Franca nomo | khakasse |
La lingvo havas 41 fonemojn, el ili 17 vokaloj (longaj kaj kurtaj) kaj 24 konsonantoj. Konsonantoj povas esti molaj aŭ malmolaj depende de la vokalo. Moleco de konsonantoj ne estas fonema kaj ne markatas skribe. La akcento plej ofte falas al la lasta silabo. Leksike plimulto de vortoj estas tjurk-devenaj, sed ankaŭ ekzistas mongolismoj, rusismoj kaj minimuma kvanto de arabaj kaj persaj prenvortoj.