Monto Likabeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Likabeto (antikve-greke Λυκαβηττός) aŭ Lykavittos estas monteto de Atiko apartenanta al montaro Penteliko ĉe Ateno.
Rapidaj faktoj Likabeto ...
Likabeto | |||
---|---|---|---|
Monto Likabeto, vidita elde Akropolo | |||
monto • monteto | |||
Alteco | 277 m | ||
Situo | Grekio Ateno | ||
Montaro | Penteliko | ||
Geografia situo | 37° 59′ N, 23° 45′ O (mapo)37.9819423.74306 f4 | ||
| |||
Fermi
Formita dum Kretaceo, ĝi konsistas el kalkoŝtono. Ĝi kulminas je 277 metroj kaj konsistigas la plej altan pinton de urbo Ateno: la panoramo kiun ĝi ofertas al la urbo igas ĝin populara turisma celo. Funikularo, inaŭgurita en 1965, ebligas atingi la supron sur kiu troviĝas Kapelo Sankta Georgo (Hagios Georgios), konstruita en la 19-a jarcento.