![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Attica_06-13_Athens_48_Lycabettus_railway_car.jpg/640px-Attica_06-13_Athens_48_Lycabettus_railway_car.jpg&w=640&q=50)
Funikularo de Likabeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Funikularo de Likabeto (greke Τελεφερίκ Λυκαβηττού) estas funikularo sur la supro de Monto Likabeto en Ateno, ĉefurbo de Grekio. Ĝi estis konstruita en la 1960-aj jaroj de la Nacia Organizo de la Turismo (EOT, greke Εθνικός Οργανισμός Τουρισμού) kaj estis inaŭgurita la 18-an de aprilo 1965. La finaj stacioj situas sur Strato Aristippou, en Kolonaki, kaj ĉe la Kapelo de Sankta Georgo, proksime al la supro de la monteto. Inter la finaj stacioj, la linio estas tute en tunelo.
Funikularo de Likabeto | |
---|---|
![]() | |
Veturilo en supra stacio | |
funikularo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ateno, Grekio |
Transportsistema speco | Funikularo |
Komenco de trafiko | 1965 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 210 m |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 2 |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/20090802_athina40.jpg/640px-20090802_athina40.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/20090802_athina41.jpg/640px-20090802_athina41.jpg)
En 2002 vasta renovigo estis realigita, implikante anstataŭigon de la motoro, de la hidraŭlikaj bremsoj, de la elektronikaj sekurecaj sistemoj, de la direktejo kaj de la du veturiloj de la funikularo. La funikularo nun funkcias ĉiutage, kun kapacito de ĉ. 400 personoj je horo.[1]