Monda Organizaĵo pri Turismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) aŭ angle World Tourism Organization (WTO) estis fondita dum 1925, en Hago (Nederlando), cele helpi turismon. Ĝi ligiĝis oficiale al la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1976, kiam ĝi transformiĝis al plenuma agentejo de la PUND. En 1977 oni subskribis traktaton, kiu oficialigis la kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj, estante speciala ento ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2003. Ĝi havas sidejon en Madrido, Hispanio. De tiam, la oficiala mallongigo estas UNWTO (anglalingve: United Nations World Tourism Organization). Ĝi nun grupigas 157 membro-ŝtatojn. Plie membras en ĝi proksimume 500 ligitaj membroj[1], kiuj reprezentas la privatan sektoron, edukajn instancojn, turismajn asociojn kaj lokajn turismajn aŭtoritatojn, ne-registarajn organizaĵojn, kies agadoj iel ligiĝas al turismo, komercajn kaj ne-komercajn firmaojn iom ligitajn al turismo ». UNWTO estas la plej granda ne-ŝtata establo, pli granda ol Universala Poŝta Unio kaj Interpol, la tutmonde aktiva polico.
Monda Organizaĵo pri Turismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
ONU Turismo | |||||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | |||||
Komenco | 1-a de novembro 1975 vd | ||||
Geografia situo | 40° 27′ 37″ N, 3° 41′ 29″ U (mapo)40.4604-3.6913 | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Madrido | ||||
| |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Zurab Pololikashvili (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||