Monaĥejo Sankta Johano de la Reĝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Sankta Johano de la Reĝoj aŭ Monaĥejo Sankta Johano de la Gereĝoj, en la hispana origine Monasterio de San Juan de los Reyes, en Toledo (Kastilio-Manĉo, Hispanio), de la Ordeno de Franciskanoj, estis konstruita laŭ mendo aŭ apogo de la reĝino Isabel la 1-a de Kastilio cele igi ĝin reĝa maŭzoleo, kaj rememoro de la batalo de Toro kaj de la nasko de la princo Johano. Temas pri unu el la plej valoraj montroj de la stilo Izabela gotiko en Hispanio kaj la plej grava konstruaĵo konstruigita de la Katolikaj Gereĝoj. La monaĥejo estas krome monumento rememora de la atingoj de la Katolikaj Gereĝoj kaj de ties politika programo.[1]
Kiam okazis la fina milito kontraŭ hispanaj araboj, kaj estas plenplena je simboloj pri la Katolikaj Gereĝoj. Interesa renesanca fasado kaj retablo, tamen la origina estis detruita dum la napoleonaj militoj. Estas interesa klostro. Ekstere estas ĉenoj, kiel simboloj de tiuj kristanoj, kiuj estis laŭlegende kaptivaj de islamanoj kaj estis liberigitaj dum la konkera milito.