From Wikipedia, the free encyclopedia
Klostro estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005). Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaron aŭ fenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.[1]
La vorto klostro devenas de la latina "claustrum" (fermita ejo). Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon. Klostrofobio aŭ klaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.
Francisko Azorín registras la varianton klaŭstro[2] kiel Korto ĉirkaŭita de arkaraj galerioj en religia edifico.[3] Li indikas etimologion el la greka kleis, kleidos (fermaĵo) kaj de tie la latina claustrum.[4]
"Klostr-o" kaj "klaŭstr-o" ne estas oficialaj radikoj. Peristil-o estas oficiala aldono kun simila signifo.[5]
Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto aŭ puto. En multaj klostroj, kiel ĉefaj arkitekturaj eroj, elstaras la kapiteloj, ekzemple en la romanika arkitekturo, kie ofte tiuj montras tre ampleksan bildaron kaj konceptaron.
Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.
Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj. Hodiaŭ la tomboŝtonoj utilas kiel ornamaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.