From Wikipedia, the free encyclopedia
La monaĥejo Iverskij en Valdaj (ruse Валдайский Иверский монастырь), la plena nomo estas la Valdaja vira monaĥejo en la Sankta lago, honore Iviron-a Ikono de Dipatrino (ruse Валдайский Иверский Богородицкий Святоозерский монастырь), estas vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, situanta sur la insulo Selvickij en la lago Valdajskoje, kiu troviĝas en la distrikto Valdajskij de la Novgoroda provinco, Rusio. La monaĥejo situas je 3 km de la urbo Valdaj. La monaĥejo estis fondita en 1653. La iniciatinto de la fondo estis patriarko Nikono.
Monaĥejo Iverskij en Valdaj ruse Валдайский Иверский монастырь | ||||
---|---|---|---|---|
Aerfoto de la monaĥejo | ||||
ortodoksa monaĥejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Rusio | |||
Provinco | Novgoroda provinco | |||
distrikto | Valdajskij | |||
Geografia situo | 57° 59′ 19″ N, 33° 18′ 15″ O (mapo)57.98861111111133.304166666667 | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Konfesio | Ortodoksismo | |||
Eklezio | Rusa Ortodoksa Eklezio | |||
Statuso | Vira monaĥejo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstruado | 1653 | |||
Specifo | ||||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Monaĥejo Iverskij en Valdaj | |||
Oficiala paĝaro | iveron.ru | |||
Nikono havis la intencon fondi monaĥejon laŭ atosa modelo kiam li estris la monaĥejon Novospasskij en Moskvo. En 1648 arkimandrito Nikono petis arkimandriton de la monaĥejo Iviron, kiu tiam vizitis Moskvon, fari kopion de la Iviron-a ikono de Dipatrino kaj sendi ĝin Moskven kune kun plano de la monaĥejo Iviron, por "laŭ tiu aranĝo konstrui similan ankaŭ en Rusio". En 1652, jam estante Novgoroda metropolito, dum vojaĝo al Solovecaj insuloj, Nikono, laŭ liaj vortoj, vidis vizion, laŭ kiu li devas fondi monaĥejon sur unu el la insuloj de la lago Valdajskoje. Kiam li fariĝis patriarko, li rakontis pri sian intencon al caro Aleksej Miĥajloviĉ, kiu aprobis fondon de monaĥejo. En 1653 komenciĝis la konstruado, kaj en la sama jaro aperis unuaj monaĥoj de la estonta monaĥejo.
Vizitante la monaĥejon en 1654, Nikono alinomis la lagon Valdajskoe je "Sankta lago". Tio restas en la plena nomo de la monaĥejo, kvankam neniu tiel nomas la lagon mem.
En 1655 en la monaĥejo venis pli ol 70 monaĥoj el fermita monaĥejo en Orŝa. Kun si tiuj havis presilon, kaj en la Valdaja monaĥejo aperis presejo, kiu laboris ekde 1657 dum 8 jaroj.
Dum Nikono estis patriarko li patronis la monaĥejon. Post la ekzilo de Nikon dum la Granda Moskva konsilio (komenciĝis novembre 1666, finiĝis februare 1667), oni fermis ĉiujn fonditajn de li monaĥejojn. Sed jam en 1668 la monaĥejo estis denove malfermita.
Ekde 1712 ĝis 1730 la monaĥejo estis filio de la monaĥejo Aleksandro Nevski en Sankt-Peterburgo.
Post la incendio en 1825 oni rekonstruis multajn konstruaĵojn en la monaĥejo, ŝanĝinte ilian aspekton.
En 1919 el la monaĥejo oni faris kooperativon el 70 homoj, en 1927 tiu estis fermata kaj monaĥaro ne plu loĝis en la monaĥejo. En 1959 oni restaŭris multajn konstruaĵojn en la monaĥejo. En la 1991 la monaĥejon oni redonis al la Novgoroda eparĥio. Plejparto da konstruaĵoj de la monaĥejo post tio estis restaŭritaj. Nun tie denove estas vira monaĥejo.
La konstruado de la preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino, la ĉefa preĝejo de la monaĥejo, komenciĝis en 1655 en la loko, kiun en antaŭa jaro elektis patriarko Nikono. En la sekva jaro la preĝejo estis konstruita kaj konsekrita fare de la patriarko en 6-a de decembro[jul.]/ 16-a de decembro 1656[greg.]. En la preĝejo oni starigis la kopion de ikono de Dipatrino el la monaĥejo Iviron, tie farita. Pro tiu ikono la Valdaja monaĥejo estis nomita Iverskij (Iviron-a). En la sovetia periodo tiu kopio malaperis, kaj nun en la preĝejo troviĝas kopio de la kopio, kiu konserviĝis en unu el Valdajaj preĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.