From Wikipedia, the free encyclopedia
Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon. Inter la plej gravaj movadoj en la historio de la arkitekturo, kiuj pli-malpli rekte influis la tutan arkitekturon kaj urboplanadon de la 20-a jarcento, estas memoritaj kiel Mastroj de la Movado Le Corbusier , Ludwig Mies van der Rohe, Walter Gropius, Frank Lloyd Wright, Alvar Aalto, sed ankaŭ la italoj Giovanni Michelucci, Gio Ponti , Gualtiero Galmanini, Franco Albini.
En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstruado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).[1]
Esprimisma arkitekturo estas preskaŭ nure germana aperaĵo, kiu produktis en la jaroj post la Unua Mondmilito ĝis la fino de la 1920-aj jaroj plej diversajn konstruaĵojn.
Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj ĉambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.
Ekde la mezo de la 19-a jarcento sekve de la industria revolucio iom post iom ankaŭ la postuloj kaj la rimedoj de la konstruado komencis ŝanĝiĝi.
Pro migrado de la kamparaj loĝantoj en la urbojn kaj pro novaj strukturoj de laboro ekestis kreska bezono da nova loĝospaco kontentigenda. Samtempe materialoj kiel fero, vitro kaj pli malfrue betono fariĝis pli kaj pli popularaj kaj pli bone utiligeblaj. Novaj konstruteĥnikoj venkis: ŝtalgisado, ferskeleta konstruado, grandaj vitrokadraj areoj kaj antaŭpreparitaj konstruelementoj. Ili kunportis novajn konstruajn kaj fasonajn postulojn.
Komence oni aplikis la novajn teĥnikojn en la teĥnika inĝenierkonstruo, oni baldaŭ uzis ilin ankaŭ je la domkonstruado. En 1851 Joseph Paxton enmetis en sia Kristalpalaco en Londono por unua fojo preparitajn ŝtalo-vitro-kadrojn. Gustave Eiffel montris en 1887 per la Eiffel-Turo en Parizo la eblecojn de la ferskeleta konstruo.
La Ĉikaga Skolo unuafoje uzis la teĥnikojn grandskale je la konstruo de loĝo kaj oficejdomoj. Louis Henry Sullivan postulis en 1890 per form follows function (formo sekvas/obeas la funkcion) frazon, kiu pli malfrue fariĝos bazo de la moderna arĥitekturo. En Francujo Auguste Perret uzis kiel unu el la unuaj arĥitektoj la avantaĝojn de la ferbetona konstrumaniero en la regula loĝokonstruo.
Ankaŭ en Germanujo la arĥitektoj ekkonis la variajn eblecojn, kiujn proponis la novaj teĥnikoj, kaj provis disvolvi el tio novan konstruon. En la arĥitekta kaj artista asocio Deutscher Werkbund unuiĝis en 1907 arĥitektoj per la celo, konstrui konforme al la maŝinepoko funkcio-kontentige, sen konsideri historiismon kaj uzante modernajn materialojn.
La urĝaj sociaj problemoj kaj la amasa bezono da loĝejoj igis samideanojn provi, interligi la funkciajn kaj fasonajn postulojn kun la sociaj problemoj. Post la Unua Mondmilito en Germanujo okazis grandaj politikaj ŝanĝiĝoj kun vastaj efikoj, kaj en 1919 Bruno Taut, Walter Gropius kaj Hans Scharoun komencis diskuti en la sekreta leterkomunikado Die gläserne Kette [la vitra ĉeno].
La moderna arĥitekturo vetis konsekvence por la novaj materialoj vitro, ŝtalo, betono kaj brikŝtono. Per tio estis realigeblaj precipe simplaj formoj kaj ties malkonstruo: simplaj kubaj formoj, spacovolumenoj enŝovitaj unu en la alian, libere starantaj murplatoj kaj aŭdacaj superstaraĵoj.
La nova arĥitektura lingvo laŭiris la ekonomian bazan principon:
Ĉefaj reprezentantoj de la nova arĥitekturo estis interalie Le Corbusier, Adolf Loos, Walter Gropius, Erich Mendelsohn, Ludwig Mies van der Rohe, Hans Scharoun, Alvar Aalto kaj Oscar Niemeyer.
La moderna arĥitekturo en Germanujo („Neues Bauen“) evoluis en la Deutscher Werkbund kaj estis la ideala bazo de la Bauhaus-Skolo. Preskaŭ duonan jarcenton ĝi esence kunformis la konstruadon en Eŭropo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.