From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf LOOS (naskiĝinta la 10-an de decembro 1870 en Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio), mortinta la 23-an de aŭgusto 1933 en Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.
Adolf Loos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1870 en Brno |
Morto | 23-an de aŭgusto 1933 (62-jaraĝa) en Kalksburg |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Ĉeĥoslovakio Cislajtio |
Alma mater | Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno teknologia universitato Dresdeno Stiftsgymnasium Melk (en) |
Familio | |
Patro | Adolf Loos (en) |
Frat(in)o | Helene Dülberg (en) |
Edz(in)o | Claire Beck Loos (en) (1929–) Elsie Altmann-Loos (en) Lina Loos (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto instruisto artoteoriisto eseisto artkolektanto fotisto arkitekturkritikisto dezajnisto verkisto furniture designer (en) |
Verkoj | Looshaus Villa Müller |
Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).
Li distingis sin de la secesio, pli poste de la historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.
Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.