From Wikipedia, the free encyclopedia
Mizuno (japane ミズノ株式会社 aŭ 美津濃株式会社, Mizuno Kabushiki-gaisha) estas japana firmao por sporta ekipaĵo kaj vestaĵo. La firmao estis fondita en 1906 en Osako fare de Riaichi Mizuno. Nuntempe ĝi produktas ampleksan varion de sportaj ekipaĵoj kaj vestaĵoj por diversaj sportoj [1].
En 1906 la fratoj Riaichi kaj Rizu Mizuno malfermis firmaon en Osako, Japanio nomita la Mizuno Brothers Ltd. kiu estis fakte vendejo kie ili vendis okcidentan sportekipaĵon kiel ekzemple basbalpilkoj kaj gantoj, kaj la sekvan jaron ili ankaŭ komencis vendi sportajn vestaĵojn. En 1913 ili mem ekproduktis la pilkojn kaj gantojn. En 1933, ili enkondukis la unuan japanan faritan golfklubon. En 1935, ilia golfekipaĵa ekspoziciejo estis la plej granda en la mondo. En 1961, la unua produktejo de la firmao en Usono estis establita en Los-Anĝeleso.
En la sekvaj jaroj, Mizuno subskribis sponsoradkontraktojn kun eminentaj atletoj, teamoj kaj naciaj teamoj kiel ekzemple Carl Lewis, la Nov-Zelanda rugbeo teamo, San Francisco '49, Joe Montana, Ivan Lendl kaj pli.
Krom Japanio kaj Usono, la firmao ankaŭ havas fabrikojn en Germanio, Ĉinio, Francio, Skotlando kaj Honkongo.
La firmao produktas golfbastonojn kiuj ankaŭ estas uzitaj fare de profesiaj golfludantoj. Interalie, Tiger Woods uzis golfklubon Mizuno de la tempo kiam li estis en kolegio ĝis post kiam li venkis sian unuan profesian turniron en 1997 [2][3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.