En Francio, la ministerio pri agrikulturo estas la ministerio komisiita pri agrikultura, fiŝkapta, arbara kaj nutra politiko. Ĝi situas en hôtel de Villeroy, je n° 78 de rue de Varenne en la 7-a arondismento, proksime de Hôtel Matignon.
1836: ministerio pri ŝtataj laboroj, agrikulturo kaj komerco 1839: ministerio pri agrikulturo kaj komerco 1881: ministerio pri agrikulturo 2007: ministerio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado 2009: ministerio pri nutrado, agrikulturo kaj fiŝkaptado 2010: ministerio pri agrikulturo, nutrado, fiŝkaptado, kampareco kaj teritoria organizado 2012: ministerio pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro
Ĉar la metioj de agrikulturo proksimas al tiu de medio, la ministerio pri agrikulturo estas forte involvita en la nacia strategio pri daŭriva evoluigo de Francio.
De la 16-a de majo2012, la ministerio estas estrata de Stéphane Le Foll; de la 21-a de junio2012, ĝia oficiala titolo estas «ministère de l’Agriculture, de l'Agroalimentaire et de la Forêt». Guillaume Garot estas delegita ministro pri agronutrado.