Miniaturo (pentraĵo)
malgrandega pentraĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La miniaturo estas arta objekto rimarkebla interalie pro sia malgrandeco. Estas ĉefe portretoj ornamantaj intimajn objektojn (fingroringoj, braceletoj, tabakujoj, kombilo...) ofte donacataj kiel atestilo de amo aŭ amikeco.
Laŭ Francisko Azorín miniaturo estas Malgrandeta, delikata pentraĵo, ofte portreto, sur eburo, metalo, k. c. Malgranda arta verko.[1] Li indikas etimologion el la latina miniare (pentri per minio). Kaj li aldonas la terminon miniaturisto por pentristo je miniaturoj.[2]