Mikoláš Aleš
ĉeĥa pentristo kaj desegnisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikoláš ALEŠ (naskiĝis la 18-an de novembro 1852 en Mirotice, mortis la 10-an de julio 1913 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj desegnisto. Lia plej eminenta pentraĵo estas historia bildo Renkonto de Georgo el Poděbrady kun Matiaso Korvin, kaj lunetoj en la vestiblo de Nacia Teatro en Prago nomataj Mia patrujo. Li ne povis pentri ilin propramane, ĉar oni ne kredis, ke li scias pentri. Fakte, la ekspertoj diras, ke liaj desegnoj estas multe pli bonaj, ankaŭ la karbodesegnoj, laŭ kiuj estis pentritaj la lunetoj. Tre popularaj estas liaj ilustraĵoj de naciaj popolaj kantoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Mikoláš Aleš | |
---|---|
ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš (1852-1913) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1852 (1852-11-18) en Mirotice |
Morto | 10-an de julio 1913 (1913-07-10) (60-jaraĝa) en Královské Vinohrady |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | tombejo de Vyšehrad, 12B-60 |
Lingvoj | ĉeĥa |
Loĝloko | Prago • Královské Vinohrady • 3-a distrikto de Prago • Smíchov • Památník Mikoláše Alše a Matěje Kopeckého |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Prague (en) |
Familio | |
Frat(in)oj | Jan Aleš (en) kaj František Aleš (en) |
Edz(in)o | Maryna Alšová (en) |
Parencoj | Tomas Famfule (en) (onklo) Jan Teska (en) (kuzo aŭ kuzino) Josef Aleš-Lyžec (en) (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | pentristo academic painter (en) ilustristo desegnisto |
Fermi
En lia naskiĝurbeto Mirotice en Suda Bohemio eblas viziti malgrandan muzeon pri lia vivo kaj verkaro.
- tombo de Aleš en Prago
- renovigita naskiĝdomo de Aleš en Mirotice
- Murpentraĵoj de Aleš sur Domo de Rott en Prago
- Murpentraĵoj de Aleš sur la ekshotelo Otava en Písek
- Portreto de husana militestro Jan Žižka
- Renkonto de Georgo el Poděbrady kun reĝo Matiaso
- Golemo kaj rabeno Loew
- Rozkavaliroj
- Kategorio Mikoláš Aleš en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)